El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Cao Xueqin kaj lia romano "Ruĝdoma Sonĝo" (II)

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

    Pere de la amtragedio, la prospero kaj malprospero de la granda nobela familio, la romano "Ruĝdoma Sonĝo" spegulis multajn sociajn aferojn, malkaŝis la luksan kaj diboĉan vivon de la feŭda regantaro kaj ĝiajn malnoblajn kondutojn kaj ĉiam pli akrajn kaj komplikajn kontraŭdirojn kaj konfliktojn. Sekve de tio la verko sentigis al la legantoj, ke estas neevitebla la pereo de la granda nobela familio kaj la feŭda socio, al kiu ĝi alkroĉiĝis. Pro tio oni nomas "Sonĝo en la Ruĝa Buduaro" elegio por la feŭda socio de Ĉinio.

 

    La duka domo Rongguo (Ĵong-gŭo), loĝata de malmultaj feŭdaj mastroj kaj centoj da servistoj kaj plena de multvaloraj luksaĵoj, okupis duonstraton. La granda familio vivtenis sin ĉefe per terrenta ekspluatado. Sed, kiam estis tute elvringitaj la sango kaj ŝvito de la terluantaj kamparanoj, kiuj ne povis kontentigi la prodigemon de la mastroj, tiu familio do eklombardis siajn havaĵojn por daŭrigi la luksan vivon. La aŭtoro diris pere de heroo en la romano, ke la familio "ankoraŭ tenas sian aspekton ekstere, sed tute malpleniĝis la internaĵo". Ĝi similis al la "paca" kaj "prospera" socio pene ornamita de la tiama feŭda regantaro, kiu efektive estis tute putriĝinta kaj kies leĝosistemo, moraloj, nocioj pli kaj pli montris sian malraciecon kaj en ĝi fermentis baldaŭa krizo.

 

    La romano vaste malkaŝis ankaŭ diversajn nigrajn fenomenojn de la feŭda socio, rekte aŭ nerekte rilatantajn al la nobela familio. Ekz., kaŭzinte al senkulpaj popolanoj morton kaj bankroton, la feŭdaj ŝtatoficistoj, membroj de Jia-familio kaj iliaj parencoj sin montris nenion-farintaj; viroj de la familio vivis diboĉe; ĝia knabino Jia Yuanchun estis elektita kiel imperiestra kromedzino, en ŝia koro evidente kaŝiĝis malfacile detenebla malĝojo, sed ŝi devigite ŝajnigis sin ĝoja antaŭ aliaj. Ĉi tie la aŭtoro direktis sian kritikan plumon al la supera feŭda regantaro.

 

    La arta sukceso de "Ruĝdoma Sonĝo" estas senprecedenca. La aŭtoro kreis multajn vivoverajn personojn, kiaj Jia Baoyu, Lin Daiyu, Xue Baochai, Wang Xifeng (Ŭang Ŝjifeng), Qingwen (Cingŭen), Xiren (Ŝjiĵen), Tria Fratino You, centojn da figuroj entute kun infektaj artaj fortoj. La aŭtoro reliefe bildigis nombron da virinaj figuroj. Malgraŭ ke ili estas similaj unu al alia en la aĝo, vivmedio kaj vivmaniero, sed ili havas ĉiu sian propran individuecon. Estas vere admirinda la arta kreiveco de la aŭtoro. Qingwen estis nature malcedema, juna servistino, kiu kuraĝis koleri kaj insulti. Foje, kiam la mastrino traserĉis Daguanyuan, Xiren kaj aliaj junaj servistinoj timigitaj estis obeemaj antaŭ la koleranta mastrino, sed Qingwen "entrudiĝis, malfermis sian keston 'Pum!' Ŝi ŝutis ĉiujn objektojn surteren, per la du manoj tenante ĝian fundon". Ŝia konduto klare reliefigis ŝian karakteron. Ankaŭ Yuanyang estis obeema servoknabino, sed kiam la mastro intencis preni ŝin kiel sian kromedzinon kaj minacis ŝin, ŝi tuj fariĝis nefleksebla. Antaŭ Jia Mu kaj aliaj ŝi ĵuris: "Mi jam faris decidon, ke mi ne edziniĝos dum la tuta vivo. Eĉ se via sinjorina moŝto devigos min, mi ne obeos antaŭ mia morto!" Ŝiaj vortoj montris ŝian malestimon al la "ŝato" de la mastro.

 

    Ĉiu intrigo, ĉiu persono kaj ĉiu frazo en la romano estas senĝenaj kaj montris la neordinaran signifon de la ordinara vivo. Ekz., prezentante la viziton de Avino Liu, malriĉa parenco el kamparo, al la ĝardeno Daguanyuan, la aŭtoro detale priskribis la manĝadon, trinkadon kaj luksan vivon de Jia-familio, pro kiuj Avino Liu kun miro diris: "La mono por unu manĝo sufiĉas por unujara elspezo de ni, kamparanoj." Priskribante ordinaran vivon la aŭtoro per fluaj vortoj vidigis grandajn aferojn kaj konfliktojn. Ekz., traserĉi Daguanyuan estis unu el la brile priskribitaj ĉapitroj.

 

Daiyu enterigas florojn.

 

    La lingva sukceso de la romano superis tiun de ĉiuj romanoj aperintaj antaŭ ĝi. Tio vidiĝis ĉefe en ĝiaj lakoneco, senafekto kaj riĉa esprimo. Ĝiaj dialogoj estas multaj, longaj aŭ mallongaj, elegantaj aŭ trivialaj, ĉiuj konformas al la karaktero de la heroo. Ekz., kiam Lin Daiyu ĵus venis al Jia-familio, en la romano unuafoje aperis Wang Xifeng, bofratino de Jia Baoyu, legiĝas jena priskribo: "Apenaŭ finiĝis la parolo, aŭdiĝis rido el la korto: 'Mi malfruis kaj ne povis bonvenigi malproksiman gastinon!'" La vortoj vivece bildigis ŝian rapideman, decideman kaj kapablan karakteron, kio tre konformas al la pozicio de ŝi — administranto pri mastrumaj aferoj de la familio.

 

    "Ruĝdoma Sonĝo" levis la klasikan literaturon de Ĉinio al senprecedence alta nivelo. Kompreneble, ĝi havas sian limigitecon, kiu esprimas sin ĉefe en ĝiaj fatalismo kaj pesimismo. Malgraŭ tio ĝiaj atingoj estas senprecedencaj. Post ĝi la ĉina literaturo eniris en la lastatempan historion.

 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments