El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Cao Xueqin kaj lia romano "Ruĝdoma Sonĝo" (I)

| 2013-08-20
Bookmark and Share

 

 

    "Ruĝdoma Sonĝo" estas la plej eminenta verko el la ĉinaj klasikaj romanoj. Ĝia aŭtoro Cao Xueqin (Caŭ Ŝjŭeĉin, 1715-1764?) estis granda realisma verkisto de Ĉinio. Li naskiĝis en aŭtoritata nobela familio. Lia avo kreis la familian prosperon. La imperiestro inspektis la sudan parton de la lando 6-foje kaj 5-foje prenis lian hejmon kiel sian provizoran loĝejon. Tio montris la eksterordinaran aŭtoritatecon de la familio de Cao kaj kian intiman rilaton ĝi havis kun la imperiestro. Poste la patro de Cao Xueqin estis implikita en konflikto interne de la imperiestraj familianoj kaj eksigita de la ofico, sekve de tio liaj familiaj proprietaĵoj estis konfiskitaj kaj dekadenciĝis la familio. Post tio lia familio suferis pli grandan malfeliĉon kaj komplete bankrotis.

 

  Cao Xueqin travivis la prosperon kaj dekadencon de la familio. Li vivis lukse en la junaj jaroj. Kiam li plenkreskis, la familio dekadenciĝis. En siaj lastaj jaroj li loĝis en la okcidenta antaŭurbo de Pekino. La vivo estis tiel mizera, ke la tuta familio manĝis nur kaĉon kaj li ofte aĉetis vinon kredite. Tiu travivaĵo sendube metis bonan bazon por lia verkado en la estonteco.

 

  La romano estis verkita de Cao Xueqin en la mizeraj jaroj de lia vivo. Li verkis ĝin 10-jare kaj poluris 5-foje. Bedaŭrinde, antaŭ ol li finis la verkon, li forpasis en la aĝo de malpli ol 50 jaroj en mizero, malsaniĝinte de granda ĉagreno pro morto de lia juna filo.

 

 

 

  Portreto de Cao Xueqin

 
 

  Komence la romano nomiĝis "Historio de la Ŝtono" el 80 ĉapitroj. Tuj ĉe sia apero en la formo de mankopio kaj ekcirkulo en la socio, ĝi fariĝis tre ŝatata de la publiko. Poste alia verkisto Gao E daŭrigis la aferon de Cao Xueqin kaj verkis la postajn 40 ĉapitrojn, kiuj kun la originalo de Cao kune eldoniĝis tipografie. De tiam la romano cirkulis en la tuta Ĉinio. Oni legis kaj priparolis ĝin kun granda intereso. Tiam estis la onidiro "Estas vane tralegi ĉiujn klasikaĵojn, se babilas oni ne ekde 'Ruĝdoma Sonĝo'". Multaj personoj sinsekve verkis por ĝi postajn ĉapitrojn, kio eĉ rompis la rekordon de daŭrigitaj ĉapitroj al unu romano. La romano vekis la onian intereson pri esplorado kaj naskiĝis nova fako Hongxue (Hongŝjŭe), studo pri "Ruĝdoma Sonĝo". Tio montris ĝian grandan kaj vastan influon.

 

  Antaŭ "Ruĝdoma Sonĝo" en Ĉinio ne estis romano kun tiel riĉa enhavo, kompleta strukturo, komplikaj intrigoj kaj majesta imponeco, tial ĝi estis rigardata kiel enciklopedio de la ĉina feŭda socio. Kun tragikaj amo kaj geedziĝo inter la nobelaj gejunuloj Jia Bao-yu (Ĝja Baŭju), Lin Daiyu kaj Xue Baochai (Ŝjŭe Baŭĉaj) kiel la ĉefa fadeno, la romano montris la prosperon kaj dekadencon de la kvar grandaj feŭdaj familioj Jia, Wang, Shi kaj Xue. Kun la familio de Jia kiel la centro, la romano montris la procezon de prospero kaj dekadenco de la nobelaj familioj.

 

  La heroo Jia Baoyu estis ribelanto de la feŭda nobela familio. Jam de lia naskiĝo, la familio aranĝis por ii vivovojon de lernado, oficistiĝo, riĉiĝo kaj glorigo de la prapatroj. La patro admonis lin ĉiam per tre rigoraj feŭdismaj etiketoj. Sed la avino dorlotis kaj protektis lin kaj li vivis ĉiam inter la knabinoj. La de li loĝata Daguanyuan estis ĝardeneska konstruaĵaro, en kiu loĝis liaj fratinoj kaj multaj junaj servistinoj. Ĝi estis vera "lando de virinoj". Ĉiutage vivante inter la knabinoj, li fariĝis virineska, kaj formiĝis lia ribela karaktero, sub la influo de la bonkoraj knabinoj. Li abomenis internan batalon kaj diboĉan vivon de la familio kaj profunde kompatis la junajn servistinojn pro ilia mizera sorto. Li malŝatis la vivovojon pretigitan de la familio kaj ŝtatoficistiĝon. Li sentis tian traktadon malagrabla kaj riproĉis tion. Lia amo al Lin Daiyu pliigis lian ribelecon.

 

  Lin Daiyu naskiĝis en klerula familio de markizo kaj estis kaprica pro dorlotado de la gepatroj en ŝia infaneco. Ŝiaj gepatroj mortis frue, tial ŝi vivis portempe en Jia-familio. Ŝi orfa kaj aroganta vivis tamen en alies familio. Tio faris ŝin sentimentala kaj suspektema. Ŝi timis, ke oni malestimas kaj malŝatas ŝin. En tia medio ŝi ofte diris pikajn vortojn por memdefendo, sed samtempe ŝi ofte suspiris kaj sin kompatis. Ŝi estis afliktiĝema je vido de iuj okazaĵoj. Prospero kaj viglado en Daguanyuan, alies ridoj kaj teneraj kondutoj, eĉ aŭtuna vento, nokta pluvo, florfalo kaj neĝado estigis ĉe ŝi senlimajn aflikton kaj malĝojon. Ĉar ŝi malestimis trivialecon de la feŭdaj literaturistoj kaj malaprobis la malbonan ŝtatoficistigon en la ekzameno de verkado de stereotipaj artikoloj, tial ŝi fariĝis sola amikino de Jia Baoyu. Ŝi kaj Jia Baoyu kunestis jam de la infaneco. La sincera amo de Baoyu fariĝis ŝia spirita subtenilo en la vivo.

 

  Tamen la libera amo ne povis sukcesi en la feŭda nobela familio. La amo inter Jia Baoyu kaj Lin Daiyu ne nur ne estis aprobita de la feŭdaj gepatroj, sed male, ili estis disigitaj. Ĉar ilia amo kun klara ribeleco ne estis tiu inter talentulo kaj belulino, sed baziĝis sur komuna malamo al la feŭdisma vivovojo, tial ju pli fortiĝis ilia amo, des pli akriĝis la kontraŭdiro inter ilia amo kaj la feŭdaj fortoj. Pro tio, en la decida momento por elekti edzinon por Jia Baoyu, la patriarko de Jia-familio ekskluzivis Lin Daiyu, kies karaktero, en la okuloj de la patriarko, ne konformis al la feŭdisma kriterio por virinoj, kaj prenis Xue Baochai, kuzinon de Jia Baoyu, kiel lian edzinon.

 

  Xue Baochai devenis de la familio de kortega komercisto, kiu estis tiel riĉa, ke ĝi rigardis perlojn kiel teron kaj oron kiel feron. Ŝi estis tipa virtulino laŭ la feŭdisma kriterio. Supraĵe ŝi estis silentema, diskreta kaj afabla, sed fakte pripensema, tial ŝi plaĉis al ĉiuj en la familio de Jia, eĉ la dubema onklino Zhao laŭdis, ke ŝi estas malavara kaj bonkonduta. Ankaŭ tiu nobela fraŭlino kun forta feŭdisma konscio amis Jia Baoyu, kiu siaflanke iam korinklinis al ŝi. Ĉar ŝi foje-foje admonis Jia Baoyu lerni artifikon en la socia interkomunikiĝo kaj oficista vivo por la alta rango kaj riĉo en la estonteco, sed rezulte de tio, li turnis sin komplete al Lin Daiyu. Sed Baochai, multe ŝatata de la patriarko de la familio, fine fariĝis edzino de Jia Baoyu.

 

  Kiam la grave malsana Lin Daiyu informiĝis, ke Xue Baochai edziniĝos al Jia Baoyu, ŝi en sangosputado forbruligis siajn manuskriptojn de poemoj saturitaj de profunda amo al Jia kaj mortis de indigno. Kiam Jia Baoyu rimarkis, ke lia edzino estas Baochai, sed ne Daiyu, li falis kvazaŭ en abismon. Fine li forlasis de kolero la familion kaj bonziĝis.

 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments