El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Kontraŭgeja leĝo malebligas UK-n en Rusio

| 2013-08-16
Bookmark and Share

Kunsido de LSG en Rejkjaviko

 

    La nova, internacie vaste kritikata rusia leĝo, kiu malpermesas "propagandon de netradiciaj seksaj rilatoj", verŝajne malebligas ke Universala Kongreso de Esperanto okazu en Rusio. Tion opinias la prezidanto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. La ĝenerala direktoro de UEA konsentas.

 

    Dum sia ĝenerala kunveno en Rejkjaviko Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG) akceptis rezolucion, kiu esprimas grandan ĝojon pri la situacio rilate rajtojn de seksaj minoritatoj en la kongreslando. "Islando troviĝas en la avangardo de la landoj kiuj serioze strebas al respekto de la homaj rajtoj sendepende de seksa orientiĝo kaj seksa identeco", LSG konstatas.

 

    La rezolucio laŭde mencias la urbestron de Rejkjaviko, Jón Gnarr, kiu forte protestis pri la atakoj kontraŭ gejaj rajtoj en Moskvo, kaj proponis interrompi la partnerajn kontaktojn inter la ĝemelurboj Rejkjaviko kaj Moskvo. La rezolucio de LSG ricevis atenton ankaŭ en nacilingvaj amaskomunikiloj.

 

    Libera Folio demandis al la prezidanto de LSG, Randy Dean, kiel estiĝis la ideo pri la rezolucio, kaj kia diskuto antaŭis la decidon pri ĝia ekzakta formo.

 

    Randy Dean: – Mi demandis dum la kunveno ĉu estas rezoluci-proponoj kaj ĉu eble taŭgus fari rezolucion pri la stato de gejaj rajtoj en Islando. Surprizis nin la progreso en Islando egaligi la rajtojn de homoj malgraŭ sekso aŭ seksemo. La propono ŝajnis esti tuj populara. Estis menciita, ke tiu nuna bonstato de GLAT-rajtoj [vidu gloson] en Islando estas plej bone montrita en la personoj Jóhanna Sigurðardóttir (eksa ĉefministro) kaj Jón Gnarr (urbestro de Rejkjaviko). La intenco estis fari pozitivan rezolucion honorante la landon kaj tiujn du homojn. Ne estis kontraŭoj.

 

    Libera Folio: La rezolucio kun aprobo mencias la proponon de la urbestro de Rejkjaviko rompi la partnerajn kontaktojn kun Moskvo pro malpermeso de gejaj manifestacioj en la urbo. Ĉu vi opinias, ke rompo de kontaktoj estas bona maniero "igi la mondon pli justa kaj feliĉa", kiel tekstas la rezolucio?

 

    Randy Dean: – Nu, fakte la propono de Jón Gnarr estis reverki la rilatojn inter Rejkjaviko kaj Moskvo eble ĝis la punkto de nuligo de la ĝemeliĝo inter la du urboj. La fina decido restas kun la ministro pri eksteraj rilatoj. Mi ja persone subtenas la ideon, ke oni devas protesti leĝojn, kiel tiu aprobita de la rusa parlamento kontraŭ la rajtoj de GLAT-homoj. Aliflanke mi ne subtenas la rompon de ĉiuj kontaktoj. Mi esperas, ke ju pli da kontakto kun pozitivaj ekzemploj de GLAT-homoj kaj iliaj subtenantoj (kiel Jóhanna kaj Jón Gnarr), des pli da progreso okazos en la socio.

 

    Libera Folio: Rusaj esperantistoj kelkfoje invitis UEA-n organizi la Universalan Kongreson en Rusio. Ĝis nun tio pro diversaj kialoj ne okazis. La novaj kontraŭgejaj leĝoj en Rusio lastatempe en multaj landoj kondukis al proponoj de bojkoto aŭ nuligo de la vintraj olimpikoj en Soĉi, kaj eĉ al komparoj kun la olimpikoj en Berlino 1936. Ĉu laŭ vi en la nunaj cirkonstancoj estus bone, ke UEA kongresu en Rusio?

 

    Randy Dean: – Se estus Universala Kongreso en Rusio sub la menciita leĝo, LSG estus en malbona situacio. Ni verŝajne ne povus havi kunsidon nek eĉ personajn diskutojn pri la stato de GLAT-homoj. Pro tio mi persone ne subtenus UK-on en Rusio nun. Mi tute ne kontraŭas la rusan Esperanto-movadon, kaj neniam spertis diskriminacion de rusaj samideanoj. La espero estas, ke la esperantistoj laboros por egaligi la leĝojn rilate al sekso kaj seksemo.

 

    En 2008 la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, vizitis Moskvon por esplori la cirkonstancojn por eventuala Universala Kongreso tie. Fine la estraro de UEA tamen decidis aranĝi la kongreson 2010 en Havano, Kubo, kie la ĝenerala situacio rilate la homajn rajtojn apenaŭ estas pli bona ol en Rusio.

 

    Libera Folio turnis sin al Osmo Buller por demandi, ĉu laŭ li UEA entute povas kongresi en landoj, kie bazaj homaj rajtoj ne estas respektataj.

 

    Osmo Buller: – Mi respondis al via demando tri jarojn antaŭ ol vi faris ĝin, nome en la artikolo "Neŭtraleco en praktiko: ne juĝi sed eduki" en "Esperanto" 2010:5. Tie mi skribis, ke kvankam UEA ne juĝas pri la politiko de la kandidata lando, UK ne nepre eblas ĉie. UEA devas povi libere kunmeti la kongresan programon. Ankaŭ fakaj asocioj k.a. movadaj instancoj, kiuj kunlaboras kun UEA, devas povi okazigi en UK siajn proprajn aranĝojn. Feliĉe en la kazo de tiuj UK-oj, kies lok-elekton mi partoprenis, neniam iu lando estis rifuzita pro tio, ke iu politika aŭ religia asocio aŭ ekzemple samseksemuloj ne rajtus tie kunsidi.

 

    Libera Folio: Ĉu en la nunaj cirkonstancoj vi trovus konsilinde aranĝi Universalan Kongreson en Rusio?

 

    Osmo Buller: – Pro la leĝo, kiu malpermesas "propagandon de samseksemo", kunsido de LSG verŝajne ne estus ebla dum UK en Rusio. Nur tion mi povas konkludi el ĉio, kion mi legis pri la aplikado de tiu absurda leĝo. LSG estas faka asocio, kiu estas en oficialaj kunlaboraj rilatoj kun UEA jam ekde la UK en Havano en 1990. Pro tio UEA devas povi garantii al ĝi la eblecon okazigi publikan kunsidon en ĉiu UK kaj ankaŭ informi pri ĝi. Tio kompreneble en neniu senco signifas "propagandon de samseksemo", sed la gardistoj de tiu leĝo verŝajne pensas alie.

 

    La leĝo, kiu oficiale malpermesas "propagandon de netradiciaj seksaj rilatoj al neplenkreskuloj" estis akceptita de la rusia parlamento la 28-an de junio kaj subskribita de prezidento Vladimir Putin la 30-an de junio. Laŭ la leĝo estas malpermesite en ĉeesto de neplenkreskuloj aserti, ke gejaj kaj geaj rilatoj estas socie samvaloraj.

 

    Ankoraŭ ne klaras, kiamaniere la leĝo estos praktike aplikata, sed gejaj organizaĵoj en Rusio timas, ke ĝi interalie povos gvidi al pliiĝo de la jam multaj sinmortigoj inter samseksemaj lernejanoj, ĉar estas malpermesite rakonti al ili, ke iliaj sentoj estas normalaj aŭ helpi ilin kontaktiĝi kun aliaj samseksemuloj.

 

    Eksterlandanoj kiuj estos juĝitaj laŭ la nova leĝo riskas ne nur altan punpagon, sed ankaŭ 15-tagan malliberigon kaj elpelon el Rusio.

 

    Gloso: GLAT estas akronimo uzata kiel ariga termino por: Gejoj, Lesbaninoj, Ambaŭseksemuloj kaj Transgenruloj.

 

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments