El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis koncerto de geknaboj el Ĉinio kaj la Korea Respubliko

| 2013-08-15
Bookmark and Share

 

La geknaboj el la du landoj kune kantas la ĉinan kanton Sama Kanto.

 

    Vespere de la 12-a de aŭgusto okazis interŝanĝa koncerto de geknaboj el Ĉinio kaj tiuj el la Korea Respubliko en la Infana kaj Junula Centro kaj Industria Parko en la urbo Suzhou de la provinco Jiangsu en mezorienta Ĉinio. Prezentis sur la scenejo de la koncerto ne nur la ĉinaj geknaboj, sed ankaŭ la fama muzik-grupo Juna Fluta Orkestro de la Korea Respubliko.

 

    La korea muzik-grupo estis organizita en decembro de la jaro 2000, nun ĝi havas 56 membrojn kaj 6 instruistojn. Ĝi estas la plej elstara grupo en la flut-muzika eduka kampo de la Korea Respubliko. La grupo multfoje kune ludis kun la Suzhou-a Artgrupo de Geknaboj sur la scenoj de artaj interŝanĝoj de la gejunuloj kaj geknaboj el Ĉinio kaj de tiuj el la Korea Respubliko.

 

    En la prezentado, la 56 koreaj ludantoj alportis multajn programerojn al la ĉinaj spektantoj, kaj la suzhou-aj geknaboj kantis Tritsch-Tratsch, Polka schnell, op.214 kaj aliajn ĉinajn kaj alilandajn kantojn por la koreaj gastoj. La ĉeestantoj ekzaltis pro la kunkantoj fare de la dulandaj geknaboj pri la famaj infan-kantoj kaj popol-kantoj de Ĉinio kaj de Koreio. La koncerto daŭris je pli ol unu horo kaj finiĝis en la kunkantado de la geknaboj.

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments