El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

Persika Kaverno (2)

| 2013-08-14
Bookmark and Share

 

 

    Kun ĝojo Ruan Zhao, tenante Liu je la mano, daŭrigis la vojon. Longe poste la rivero malaperis, montego baris al ili la vojon. Surgrimpinte la monton, ili vidis, ke antaŭ ili prezentiĝas ebenaĵo kaj rivero profunda kaj torenta, kiu estas netravadebla por ili. Kion fari? En konsterniĝo ili subite aŭdis vokadon.

 

    Du 16-17-jaraj knabinoj trans la rivero ridete rigardis ilin. Unu el ili estis ruĝe vestita tutkorpe kaj la alia verde. La ruĝe vestita tenis en la mano flavan silkrubandon, kiu flirtis en vento. Ŝi mangestis, ke ili travadu la riveron.

 

    Liu Chen diris: "Ne eblas por ni travadi tiom torentan riveron."

 

    Je tio la knabino ĵetis alten la rubandon, kies finoj falis ambaŭflanken de la rivero. Ŝi diris kun rideto: "Transiru ĝin sur la rubando!"

 

    Sed, rigardante la flirtantan rubandon, Liu kaj Ruan neniel kuraĝis tion fari. Tiam la verde vstita knabino ekblovis sur la rubandon, kaj tiu tuj fariĝis flava ŝtonponto.

 

    Liu kaj Ruan transiris la riveron. La ruĝe vestita knabino demandis: "Ĉu vi venis el la vilaĝo apud Shanxi?"

 

    Liu kaj Ruan tre miris, ke ili scias tion. Pririgardinte la knabinojn, ili rimarkis, ke la vestoj, portataj de ili, havas neniun kudron. Oni diris, ke nur fea vesto estas senkudra. Ĉu ili renkontiĝis kun feinoj? Liu do demandis:"Fratinoj,ĉu vi estas feinoj?" Anstataŭ respondi ili nur ridklukis.

 

    La verde vestita knabino diris: "Ni loĝas en la Persika Kaverno proksime. Bonvolu gasti ĉe ni!"

 

    Sekvante la knabinojn, Liu kaj Ruan iris du km. antaŭen kaj alvenis al neĝblanka rokmuro simila al jada ekrano. Post ĝi etendiĝis valo kun areo de pluraj hektaroj. Tie prosperis floroj, kiujn karesis abeloj kaj papilioj. Liu kaj Ruan ĝojiĝis, ke ĉiuj kreskaĵoj tie estas altvaloraj drogoj.

 

    Sur la rokmuro de la valo estis kaverno, granda kiel ĉambro. Sur la pordo pendis kurteno el visterio kaj borderita per floraĵoj. Supre en la kaverno pendis belega lanterno kaj sur la muro --- broditaj kurtenoj. Meze de la kaverno staris tabloj kaj taburetoj kun gravuritaj drakoj kaj feniksoj. La lito estis kovrita per cimbidia mato kaj vualo el kunigitaj perloj. Kaj ĉie en la kaverno odoris agrabla parfumo.

 

    La knabinoj regalis ilin per festeno el fungoj, bambuĝermoj, konvaloj, sekigita bovaĵo, persika marmelado, sekigitaj persikaj pecoj kaj vino el persikoj.

 

    Poste, Liu kaj Ruan informiĝis, ke unu el ili nomiĝas Hong Tao (Ruĝa Persiko) kaj la alia --- Bi Tao (Verda Persiko). Ili estis feinoj prizorgantaj la persikojn en la persik-ĝardeno de Wangmu, diino sur la ĉielo. Wangmu suferis de brusta angoro kaj bezonis la "nigran drogon" en Tiantai-montaro. Tial ili estis komisiitaj gardi la drogon tie kontraŭ eventuala ŝtelo.

 

    Liu kaj Ruan ekloĝis ĉe la kaverno. Tage ili kolektis drogherbojn en la montaro kaj la knabinoj preparis manĝon por ili. Por faciligi ilian transiron de mongpintoj kaj ravinoj, Hong Tao faris por ili ponton kaj eskalon el sia flava rubando. Vespere, kiam ili revenis, la kvaropo ĝoje interparolis kun granda plezuro. Duonmonaton poste, ekestis amo inter ili. Bi Tao edziniĝis al Ruan Zhao kaj Hong Tao al Liu Chen.

 

    Duonjaro pasis nerimarkite. Foje, kiam Liu Chen kaj Ruan Zhao kolektis drogherbojn antaŭ montdeklivo, oriolo senĉese kriis al ili, kvazaŭ plendante, ke ili forgesis siajn gepatrojn. Liu alproksimiĝis al la birdo, tiu alflugis sur lian korbon kun drogherboj ene kaj komencis denove pepadi.

 

 

    (Daŭrigota)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments