El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Nia trezoro: Bakin

| 2013-08-12
Bookmark and Share

 

    En Nia trezoro ĉi-jare aperis artikoloj pri tri verkistoj (Lev Tolstoj, Jules Verne kaj Frigyes Karinthy), kiuj simpatiis kun Esperanto, akceptis honorajn postenojn en esperantistaj organizoj kaj laŭdis la lingvon en siaj verkoj aŭ paroladoj.

 

    Ankaŭ Bakin estis fama verkisto. Sed, malkiel la tri menciitoj, li ne nur subtenis Esperanton, li mem uzis ĝin. Sed antaŭ ol legi pri tio, unue iom konatiĝu kun li, ĉar eĉ la plej popularaj aziaj verkistoj en Esperantujo estas malpli konataj ol la aŭtoroj okcidenteŭropaj kaj Usonaj.

 

    Bakin estas pseŭdonimo de Li Yaotang, alinome Li Feigan, kiu naskiĝis la 25an de novembro 1904 en riĉa familio de prefekto en Guangyuan (Sichuan-provinco de Ĉinio). Li studis en Chengdu, Nankino kaj Parizo. Sub la influo de la Movado de la Kvara de Majo (1919) li akceptis revoluciajn ideojn kaj konvertiĝis al anarkiismo.

 

    En 1929 aperis libroforme lia unua romano Pereo, verkita en Parizo en 1928, kaj antaŭe publikigita en Novela Monatĵurnalo (Ŝanhajo) sub la pseŭdonimo Bakin (aŭ Ba Jin) el la nomoj de lia amiko Ba Enbo kaj Kropotkin (laŭ alia versio: Bakunin kaj Kropotkin). Poste li verkis multajn romanojn, novelojn kaj eseojn (lia originala verkaro estas 26-voluma); multe tradukis el la angla, franca, germana, japana, rusa kaj Esperanto (lia tradukaro estas 10-voluma). Dum la kontraŭjapana milito li forlasis anarkiismon kaj aliĝis al komunismo.

 

 

 

    Post la venko de la revolucio (1949) Bakin ne migris al Taiwan, sed aktive partoprenis en la starigo de la Popola Ĉinio. Dum la Kultura Revolucio (1966–1976) li estis ekzilita kaj devis kamplabori. Post la rehabilito Bakin okupis gravajn postenojn: vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio, prezidanto de la Ĉina PEN-Klubo, honora prezidanto de la Ĉina Literaturista kaj Artista Federacio… Liaj verkoj aperis en dekoj da lingvoj. Bakin ricevis premiojn kaj honorajn titolojn en pluraj landoj kaj plurfoje estis proponita por literatura Nobel-premio, kies komitato tamen ne volis premii verkiston el la Ĉina Popola Respubliko. En 2003 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio proklamis lin "popola verkisto". Pro malsano Bakin pasigis siajn lastajn jarojn en hospitalo, kaj la 15an de oktobro 2005 forpasis en Ŝanhajo en sia cent-unua vivojaro.

 

    Bakin konatiĝis kun Esperanto en 1921 en anarkiista medio kaj tuj (apenaŭ 17-jara) verkis artikolon pri Esperanto kaj konatiĝis kun Esperanto-aktivuloj, sed mem lernis Esperanton nur en 1924, kiam li fondis kun Lu Jianbo la revuon La Popolamaso por disvastigi anarkiismon kaj Esperanton (li estis membro de la Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj). En Parizo li konatiĝis kun la fama ĉina esperantisto Hujucz, kaj ilin ligis amikeco dum duona jarcento.

 

    Reveninte al Ĉinio fine de 1928, li baldaŭ iĝis komitatano de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA), en kies sidejo li dum kelka tempo loĝis, kaj redaktoro de ties organo La Verda Lumo, en kiu aperis du beletraĵoj verkitaj de li en Esperanto: En la malluma nokto (1928) kaj Mia koro (1930).

 

    Tiutempe Bakin instruis Esperanton koresponde ĉe ŜEA, verkis artikolojn pri Esperanto kaj pri Esperanta literaturo. En 1932 li tradukis en la ĉinan el Esperanto Printempon en la aŭtuno de Baghy, (pli ol dek eldonoj de la Bakina traduko aperis en Ĉinio) kaj sub ĝia influo verkis ĉine la romaneton Aŭtuno en la printempo, kiu poste aperis en pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto.

 

    En 1930 Bakin kompilis la fabelaron Ŝipo de feliĉo de Eroŝenko kun 16 fabeloj tradukitaj en la ĉinan de li mem kaj de aliaj. Li ankaŭ tradukis al la ĉina alilingvajn verkojn helpe de Esperanto-tradukoj (tri libroj kaj pluraj poemoj kaj noveloj en gazetoj kaj kolektoj).

 

    En 1931 Japanio invadis en Ĉinion. En 1932 la sidejo de ŜEA estis bombe detruita. Bakin baldaŭ post tio forlasis Ŝanhajon kaj en 1933 forlasis la Esperanto-movadon, kvankam li plu uzadis Esperanton, atentante la Esperantajn tradukojn de verkoj, kiujn li dum la milito tradukis el la angla kaj rusa.

 

    Bakin reaktiviĝis post la revolucio (1949) kaj iĝis komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), fondita en 1951. Dum la Kultura Revolucio li ne povis aktive okupiĝi pri Esperanto, sed li rekomencis post la rehabilito. Li estis vicprezidanto (1980), prezidanto (1986) kaj honora prezidanto (1989) de ĈEL; kunfondinto de la societo Amikoj de Esperanto (1981); Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1981) kaj membro de la Honoraj Komitatoj de ambaŭ UKoj en Pekino (1986, 2004). Okaze de lia 90-jariĝo ĈEL eldonis en 1995 ĉinlingvan libron Bakin kaj Esperanto kun liaj tekstoj pri Esperanto kaj liaj tradukoj el Esperanto.

 

Aleksander Korĵenkov

 

 

Libroformaj tradukoj de Bakin el Esperanto

Akita Uĵaku. Danco de skeletoj (laŭ la traduko de Ŝuzui Haĵime, 1930).

Amicis, Edmondo de. La floro de l'pasinto (laŭ la traduko de Rosa Junck, 1930).

Baghy, Julio. Printempo en la aŭtuno (1932).

Tolstoj, Aleksej N. La morto de Danton (laŭ la traduko de Nikolao Hohlov, 1931).

 

Verkoj de Bakin tradukitaj en Esperanton

Aŭtuno en la printempo (Tradukis Laŭlum, 1980)

Frosta nokto (Tradukis Laŭlum, 1990)

La familio (Tradukis Wei Yida kaj Laŭlum, 1999)

 

Libroj

Bakin kaj Esperanto. Pekino, 1995. [Cinlingva]

Konciza historio de la Ĉina Esperanto-Movado. Pekino, 2004. P. 217–218.

Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto. New York, 2008. P. 180–182.

Zhu En. Esperanto kaj Bakin // Internacia Kongresa Universitato. 60a sesio. Rotterdam, 2007. P. 95–110.

Gazetoj

Bakin. Postskribo de la sepa volumo de "Kolekto de tradukoj de Bakin" // El Popola Ĉinio, 1997, №2.

Chen Yuan. Nia Bakin, nia lingvo // El Popola Ĉinio, 1995, №3.

Li Shijun. Bakin kaj la 20-a jarcento // El Popola Ĉinio, 1994, №8.

Shi Chengtai. Esperanto en Bakin // Esperanto, 1994, №10,11.

Estas uzitaj tekstoj en la retejo www.espero.com.cn kaj retmesaĝoj de Li Jianhua (2008).

 

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/bakin/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments