El Popola Ĉinio>Popolaj Rakontoj>

Persika Kaverno (1)

| 2013-08-12
Bookmark and Share

 

 

    Antaŭ 1800 jaroj vivis en vilaĝo apud la rivero Shanxi drogherbaj kolektantoj Liu Chen kaj Ruan Zhao. Ili estis amikoj kaj naskiĝis en la sama jaro.

 

     Tiam multaj en la vilaĝo suferis de brusta angoro. Aŭdinte, ke "nigra drogo" efikas por kuraci la malsanon, ili serĉis ĝin tie kaj tie. Foje ili alvenis al Tiantai-montaro. Ili transiris 18 montpintojn, 18 krutaĵojn kaj 18 ravinojn.Jam estis profunda aŭtuno. Ili ne sentis malvarmon tage pro la suno, sed tremadis de frosta vento nokte. Post plurtaga serĉado ili forkonsumis sian manĝaĵon kaj manĝis sovaĝajn fruktojn por sin satigi.

 

    Fine ili alvenis al rivereto kaj laŭiris ĝin. Ĉirkaŭirinte monteton, ili aŭdis akvobruon kaj vidis du kaskadojn. Tiam ili jam plene elĉerpiĝis kaj senfortiĝis. Ruan Zhao sidiĝis sur rokon ĉe la rivereto kaj eĉ moveton plu fari ne povis, dum Liu Chen iom trinkis el la klara rivereto. Li pene ekstaris, rigardis ĉirkaŭen, sed vidis neniun sovaĝan frukton krom kalvaj rokmuroj.

 

    Ruan Zhao diris: "Fraĉjo Liu, ni reiru, alie ni mortos de malsato."

 

    Liu Chen kapneis: "Ne estu malpacienca! Ni iom daŭrigu la serĉadon …" Sed, pro troa laciĝo ankaŭ li falis ĉe la rivereto.

 

    Post iom da tempo ili endormiĝis. Kiam ili vekiĝis post longa tempo, ili surpriziĝis de la vidaĵo antaŭ si: Ĉiuj montegoj kaj ravinoj ruĝe brilis sub ruĝa nubaro. Sur transa krutaĵo kreskis floranta persikarbo! Stranga! Kial persikfloroj disvolviĝis en profunda aŭtuno? Je tio velkis subite ĉiuj floroj de la arbo kaj anstataŭe pendis ĉie sur ĝi junaj persikoj grandaj kiel dikfingro. Post ekblovo de vento ili fariĝis pli grandaj ol pugno. Vidante rozruĝajn persikojn, ili salivis de frandemo.

 

    Ili tuj leviĝis kaj helpe de liano surgrimpis la krutaĵon. Ili deprenis persikojn de la arbo kaj enbuŝigis ilin. Apenaŭ ili mordis la persikojn, ĉi tiuj glitfalis en iliajn stomakojn. Post momento ili sentis varmegon en la ventro kaj refreŝiĝon de la korpo.

 

    Liu Chen kaj Ruan Zhao descendis la krutaĵon kaj revenis al la rivereto por trinki el ĝi. Subite ili vidis, ke sur la rivereto alflosas al ili verda brasika folio, freŝa kiel ĵus deŝirita.

 

    Liu Chen diris: "Fraĉjo Ruan, probable, supre de la rivereto vivas homoj.

 

    Ruan Zhao kapjesis: "Jes, ni iru supren laŭ la rivereto."

 

    Ili atingis la ekstremon de la rivereto kaj vidis tie kaskadegon. Preteririnte ĝin, ili surgrimpis krutaĵon. Nelonge irinte laŭ la supra parto de la rivero, Ruan Zhao subite ekkriis: "Vidu, fraĉjo Liu, kio sur la rivero? Liu trovis, ke alflosas io malheleruĝa. Ili senprokraste elakvigis ĝin, kaj tio estis vazo. Malferminte ĝin, ili tuj sentis nazotiklan odoron, ĉar ĝi estis plena de sezama rizo. Ili do formanĝis ĝin. Momenton poste, ili aŭdis klakadon de siaj ostoj kaj sentis sin pli energiaj ol antaŭe.

 

 

    (Daŭrigota)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments