El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Retaj entreprenoj forprenas kongresajn enspezojn

| 2013-08-09
Bookmark and Share

 

    La kunsidon partoprenis oficistoj de la Centra Oficejo de UEA: Osmo Buller, Pasquale Zapelli, Stanka Starčević, Roy McCoy, Clay Magalhães kaj Tobiasz Kaźmierski. Krome en la salono estis ankaŭ Stano Marček, kiu iom poste mem gvidis la kunsidon de legantoj de la revuo Esperanto. Krome la kongreson ĉeestas ankaŭ Ionel Oneţ, kiu tamen laboris en la libroservo, kiun, sekve, ne necesis fermi por tiu horo. La kvanto de helpantoj kaj deĵorantoj estas iom manka en la ĉi-jara kongreso.

 

    La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, informis, ke ne okazis ŝanĝoj en la personaro de la Oficejo post la Hanoja kongreso, sed ke ŝanĝoj aperos venontjare, ĉar jam aŭtune Roy McCoy pensiiĝos. La asocio laŭ Osmo Buller ne havas financan eblon dungi anstataŭanton por Roy McCoy, sed necesas dividi liajn taskojn inter la nunaj oficistoj.

 

    La publiko eksciis pri sekvoj de la ĉiam pli grava rolo de interreto, kiuj jam portis pliajn ŝarĝojn al organizantoj de Esperanto-kongresoj. Iam UEA funkciis kiel peranto de flugoj, kaj ricevis el tio makleraĵon de 8 procentoj. Tio ne plu ekzistas, kaj nuntempe la bazaj prezoj de flugoj ĝenerale estas tute teoriaj, kiel atentigis Brian Moon. Tiel la reklamo de Star-alianco en la Dua Bulteno kaj la Kongresa Libro estas simple reklamo, por kiu la kompanio pagas, kaj al kiu oni rilatu same dubeme kiel al ajna reklamo.

 

    La samo rilatas ankaŭ al la perado de hoteloj kaj ekskursoj. Povas esti, ke iam venos tempo, kiam UEA ne plu povos peri hotelĉambrojn, aŭ almenaŭ ke tio ne plu estos ekonomie defendebla. Jam nun montriĝas, ke la hotelo plej proksime al la kongresejo, Arnahvoll, ne estas inter tiuj kiujn peris UEA, kvankam en tiu hotelo loĝas eĉ kelkaj oficistoj de UEA.

 

    Temas pri tio ke grandaj retaj kompanioj blokis ĉiujn hotelĉambrojn en tiu hotelo (kaj ofte faras la samon por hoteloj apud kongresejoj) kaj pagas al hoteloj por ke tiujn nur ili rajtu peri. Se UEA mendus ĉambrojn en tiuj hoteloj, ĝi devus pagi multe pli ol kongresanoj pagas, se ili rezervas rekte ĉe la retaj firmaoj. La samo povus iam okazi eĉ por ekskursoj, kaj tiam necesus altigi la kongresan kotizon, ĉar la enspezoj el perado de hoteloj kaj ekskursoj forfalus.

 

     Tamen, almenaŭ en iuj el la hoteloj, kiujn oni povis rezervi tra UEA, la prezoj evidente restis konkurpovaj por la kongresanoj, samtempe portante al la asocio profiteton. Kiel atentigis unu kongresano, ŝia mendo de unu ekstra nokto en la sama hotelo kostis 100 eŭrojn pli ol po-nokta mendo pere de UEA dum la kongresa semajno.

 

    Ankaŭ la aliaj demandoj kaj komentoj de la publiko temis plejparte pri kongresoj kaj publikaĵoj de UEA, unuavice pri la Jarlibro. Iuj komentantoj volis ke la nomoj de delegitoj aperu en emfazitaj literoj en la Jarlibro, aŭ ke enestu ankaŭ la persona nomo aŭ almenaŭ ties unua litero en la laŭlanda listo de kongresanoj en la Kongresa Libro. Tiel, se iu kongresano konas iun Martin el Germanio, sed ne scias ties familian nomon, ne necesus serĉi tra ĉiuj kongresanoj de Germanio, sed oni pli facile trovus tiun kiun oni serĉas.

 

    Inter la proponoj al kiuj la CO-anoj rilatis pozitive estis ankaŭ tio, ke en la Kongresa Libro estu mapo de la kongresurbo kun indikoj pri la kongresejo kaj hoteloj mendeblaj pere de UEA. Krome io jam decidita estas ke sekvaj Kongresaj Libroj indikos la distancojn inter la kongresejo kaj la hoteloj ne en minutoj sed en metroj aŭ kilometroj.

 

    Eventuale en la Libroservo eblos dum la lastaj tagoj de la kongreso pagi per eŭroj, kaj ne nur per islandaj kronoj. Plej strangas ke ne eblas pagoj en eŭroj, kvankam la prezoj sur la libroj estas indikitaj en eŭroj kaj ne en loka valuto.

 

    Krome aperis la kritiko, ke por la kongresa balo necesus vera orkestro kaj viva muziko, ne nur diskejo, kia ĝi estis pasintjare kaj ĉi-jare. Pro manko de plendoj pri seriozaj problemoj, la sugestoj kaj proponoj de la kongresanoj ricevis bonan eĥon inter la oficistoj, kaj eventuale iuj ŝanĝoj, ekzemple en la sendado de konfirmoj pri mendoj por UK, realiĝos dum la venonta jaro.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments