El Popola Ĉinio>Esperantujo>

La nova estraro sin prezentis

| 2013-08-08
Bookmark and Share

 

 

 

    Dum la estrara sinprezento la publiko eksciis ankaŭ, ke en la nova estraro estas pluraj profesiaj esperantistoj. Martin Schäffer, la nova ĝenerala sekretario, loĝas en malmultekosta Meksiko kaj laboras de tie por Germana Esperanto-Asocio kaj foje faras ankaŭ aliajn esperantajn projektojn. Barbara Pietrzak, post pensiiĝo de la Esperanto-redakcio de la Pola radio, nun laboras volontule por Pola Ret-radio en Esperanto. Lee Jung-Kee gvidas la Seulan Esperanto-Kulturcentron.

 

    La ceteraj estraranoj, Mark Fettes, Stefan MacGill, Stefano Keller kaj José Antonio Vergara, tamen ne tuttempe okupiĝas pri Esperanto, sed plenumos estraran laboron kiel voluntulan aktivadon, apud siaj eksteresperantaj profesioj.

 

    La novaj estraranoj rakontis iom pri si mem kaj pri sia persona fono kaj konatiĝo kun Esperanto. Temas pri relative juna, sed pli profesia teamo. Tamen, kvankam pri ĉiuj el la sep estraranoj ekzistas artikolo en la Esperanta vikipedio, nur pri unu el ili, Barbara Pietrzak ekzistas ankaŭ artikolo en alilingva vikipedio - en la pola. Efektive, apud Pietrzak, nur pri prezidanto Fettes povus laŭmerite esti artikolo en nacilingva Vikipedio.

 

    La kernaj vortoj por la nova estraro estas Strategia laborplano, komunikado, "kelkaj plibonigoj" (tamen ne dirite precize kiuj) kaj profesiigo de la movado. La esperoj pri la nova estraro evidente estas grandaj.

 

    La estraro planas labori iom alistile ol la ĝisnunaj. Kerna ideo de la prezidanto Fettes estas formi subteamojn aŭ subgrupojn. Krome la nova estraro planas grupigi ĉirkaŭ la estraro ankaŭ ĉ. 15-membran konsilion, kiu - kvankam restante formale nedecidrajta - povus influi la decidojn kaj laboron de la estraro. Kritikoj aŭditaj en la kongresejo starigas la demandon, ĉu tia sistemo entute funkcios.

 

    La subteamoj de la estraro temas pri tri laborkampoj, mastruma, monda kaj movada. Al la mastruma laborkampo apartenas ankaŭ aferoj kiel Universalaj kongresoj, delegita reto kaj komunika politiko. Pri tio okupiĝas unuavice estraranoj Fettes, Schäffer kaj Vergara.

 

    Al la monda laborkampo apartenas plejparte eksteraj rilatoj, kaj pri ili okupiĝas ĉefe Stefano Keller. Pri la movada laborkampo respondecas Vergara kune kun McGill kaj Pietrzak.

 

    En la marda numero de la kongresa kuriero aperas detala prezento de la unuopaj estraranoj kaj iliaj movadaj celoj.

 

    La demandoj de la partoprenantoj al la estraro reliefigis multajn problemojn. Ili temis ekzemple pri la rilatoj inter TEJO kaj UEA kaj pri la organizado de Infana kongreseto, kiu jam de du jaroj ne okazis, kaj estas antaŭvidite ke ĝi ne okazos eĉ venontjare.

 

    Unu ĉefa temo en la demandoj de la publiko estis, kiel igi Esperanton pli konata al la ekstera publiko, kial laborantoj en hoteloj aŭ homoj surstrate ne scias pri Esperanto kaj Esperanto-kongreso aŭ kiel disvastigi Esperanton pli efike kaj kiel la estraro de UEA povus plibonigi la situacion.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments