Balai la Korton
Kiam Afanti estis infano, li devis ĉiutage balai la korton por bienulo en la vilaĝo. Laŭ la regulo, la mastro devis pagi lian salajron de la jarfino, sed li ruze intencis nuligi la pagon al Afanti. Nun jam venis la lasta tago de la jaro.
La bienulo frumatene alvokis kaj ordonis: "Afanti, hodiaŭ balau la korton, tiamaniere ke post la balao, sen surverŝo de akvo, la korto estos malseka. Se vi ne povos tion fari, vi ne ricevos vian salajron ĉi-jaran, kaj mi ne dungos vin por la venonta jaro." Tion dirinte kun rideto, la bienulo tuj foriris al bazaro aĉeti objektojn kaj manĝaĵojn por la Novjara Festo.
Afanti silente balais la korton. Poste li elprenis ĉiujn olekalabasojn el la konservejo de la bienulo, priverŝis la tutan korton per oleo kaj tiel foruzis la tutan stokon. Tion farinte, Afanti sidis ĉe la koridoro por atendi la revenon de la mastro kaj la ricevon de sia salajro.
Posttagmeze la bienulo balaciĝante revenis kaj rimarkis, ke la tuta korto estas priverŝita per oleo. Lia vizaĝo tuj misformiĝis pro kolero. Li streĉis sian kolon kaj kriaĉis: "Redonu mian oleon … mian oleon!"
"Estu trankvila, via Moŝto!" diris Afanti sin levante. "Mi ne priverŝis la korton per akvo, sed la korto tamen estas malseka. Ĉion mi faris laŭ via ordono. Bonvolu pagi al mi la salajron. Venontan jaron mi tamen ne venos, eĉ se vi volos min dungi."
La bienulo povis fari nenion alian ol pagi la salajron al Afanti.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng