El Popola Ĉinio>头条新闻>

Terkulturistino skulptas kalabasojn

| 2013-08-08
Bookmark and Share


Kalabasoj en la hejmo de Tao Ruizhen 


    La 6an de aŭgusto en Ningxia, kolektante materialojn, raportisto trovis, ke 51-jara s-ino Tao Ruizhen tage laboras same kiel aliaj terkulturistoj, kaj nokte okupiĝas pri kalabaso-skulptado.

 

    De infanaĝo ŝi ekŝatis metiarton de papertondaĵoj. Hazarde ŝi kontaktis kalabaso-skulptadon kaj ekŝatis ĝin. Dum nur kelkaj jaroj ŝi ekposedis diversajn lertecojn, ekzemple pentradon, gravuradon, skulptadon kaj brulstampadon sur kalabasoj, kaj kreis milojn da neordinaraj kalabaso-skulptaĵoj.

 

    En la jaro 2012 Tao kiel popola artisto ĉeestis en la ekspozicio kadre de la tria Ĉina-Araba Ekonomia Forumo. Neatendite, en nur kelkaj tagoj ŝi vendis pli ol 200 kalabaso-skulptaĵojn kontraŭ 20 mil juanoj. Fronte al granda profito el malgrandaj kalabasoj, ŝi kuraĝigis ĉiujn virinojn en sia vilaĝo kulturi, skuplti kaj vendi kalabasojn. En marto de la kuranta jaro Tao kaj ŝiaj koleginoj fondis kooperativon de kalabaso-skulptaĵoj, kaj tiel ŝi komencis la vojon de entreprenado.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments