El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi: Bona solvado de la problemo pri Suda Ĉina Maro estas grava por la ĉina-vjetnamaj interrilatoj

| 2013-08-06
Bookmark and Share

Wang Yi (maldekstra) kaj Pham Binh Minh antaŭ la intertrakto

 

    La 4an de aŭgusto en Hanojo, Vjetnamio, renkontiĝis ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi kaj lia vjetnama samrangulo Pham Binh Minh. Wang diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas socialismaj landoj, kaj ambaŭ estas en la ŝlosila periodo de reformado kaj novigo; Ĉinio ĉiam traktas kaj prenas la ĉina-vjetnamajn interrilatojn laŭ la strategia konsidero kaj longperioda vidpunkto, kaj volas klopodi kune kun Vjetnamio por konstrui la rilatojn de amikaj najbaroj, kiuj politike fidas unu la alian, ekonomie profitas unu de la alia kaj kune gajnas, kaj havas solidan fundamenton de publika opinio, defendi komunajn strategiajn interesojn, efike respondi al diversaj defioj, kaj antaŭenigi ampleksajn strategiajn kunlaborojn.

 

    Wang diris, ke bona solvado de la problemo pri la Suda Ĉina Maro estas tre grava por konservado kaj antaŭenigo de la ĉina-vjetnamaj interrilatoj; Ĉinio kaj Vjetnamio devas pli rapide efektivigi la interkonsenton atingitan de la gvidantoj de la du partioj kaj de la du landoj, antaŭenigi taŭgan solvon de la problemo pri la Suda Ĉina Maro, serĉi ŝancojn el defioj, konverti frotojn en kunlaborojn por malebligi negativan influon al la ĝenerala situacio de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Pham Binh Minh diris, ke Vjetnamio alte taksas la rilatojn inter Vjetnamio kaj Ĉinio, kaj volas kun Ĉinio efektivigi la interkonsenton atingitan de la dulandaj gvidantoj por subteni altnivelajn reciprokajn vizitojn, antaŭenigi pragmatajn kunlaborojn en diversaj kampoj, plifortigi kulturajn interŝanĝojn, plenumi bazan principon kaj interkonsenton por solvado de mara problemo de la du landoj, kaj konvene trakti la maran problemon.

 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments