El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la 12-a komuna patrolado sur la rivero Mekongo

| 2013-07-29
Bookmark and Share

 

 

 

 La tri ĉinaj patrolŝipoj en patrolado

 

    La 28-an de julio 3 ĉinaj patrolŝipoj en kiuj estis 105 policanoj kaj 3 laosaj personoj de la komuna komandejo de Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando, haltis en la haveno Guanlei de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Tio signifas la sukcesan finiĝon de la 12-a komuna patrolado kunokazigita de la menciitaj 4 landoj sur la rivero Mekongo.

 

    La 4-taga patrolado, en kiu partoprenis 117 policanoj, 4 ŝipoj kaj 6 motorŝipoj el la 4 landoj, finiĝis post veturado en 33 horoj kaj je 512 kilometroj. Dum la patrolado, la ŝiparo okazigis laŭleĝajn kontrolojn sur la difinitaj akvo-areoj kaj zorgataj akvo-areoj (ekzemple la Ora Triangulo kaj aliaj) per pluraj manieroj, inkluzive de tutlinia patrolado, laŭpunkta kontrolado, aleatora inspektado, akompana gardado kaj tiel plu. Oni sume faris kontroladon al 12 ŝipoj kaj 1200 tunoj da komercaĵoj, vizitis 56 ŝipanojn sur la rivero kaj disdonis 58 kartojn por la polican-popola kontakto.

 

    Dume, la policanoj de la 4 landoj okazigis kunvenojn pri la interŝanĝoj de informoj el multaj flankoj aŭ el unu flanko, raportis unu al la alia flanko pri la situacioj de socia sekureco, kontraŭleĝa armita forto, agado kontraŭ narkotaĵoj kaj aliaj aferoj okazintaj ĉe la rivero Mekongo. Kaj la 4 flankoj akiris komunajn konojn pri la vastigo de la kunlaboroj pri komuna patrolado kaj leĝplenumado, multigo de interkontakto kaj interkonsiliĝo, profundigo de la kunlabora kampo kaj pliigo pri kunatako kontraŭ narkotaĵoj. La ĉi-foja komuna patrolado sur la rivero Mekongo efike solvis la urĝajn problemojn pri la socia sekureco kaj bone gardis la liberecon de la internacia navigado sur la rivero.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Rufieng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments