El Popola Ĉinio>UK>

Ĉina Festivalo en Svedio 2013

| 2013-07-29
Bookmark and Share

 

Parolas s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo.

 

Parolas s-ro Pu Zhengdong, kultura konsilanto de la ĉina ambasadorejo en Svedio.  

 

S-ro Zhang Hongfei parolas 

 

S-ro Ye Peiqun, vicprezidanto de SFĈ, en la inaǔguro 

S-ro Guo Xiaoyong akceptas intervjuon de lokaj amaskomunikiloj. 

 En la inaǔguro

 S-ro Guo Xiaoyong prezentas la librojn eldonitajn de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo.

Honoraj gastoj kunfotiĝas ĉe la pordo de la ekspoziciejo. 

 

Teksto de CHEN JI kaj fotoj de SHI GUANG

 

    La 27-an de Julio (laǔ la loka tempo de Svedio) en Stokholmo okazis la Ĉina Festivalo kun la ĉeftemo "Ekspozicio pri Aromo el Libroj kaj Ĉarmo el Pentraĵoj" aǔspiciita de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj organizita de El Popola Ĉinio kaj la Sveda Federacio de Ĉindevenoj (SFĈ).

 

    La festivalo estas unu programero el la agadoj de la "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo", ĝi konsistas el ekspozicio de libroj eldonitaj de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj el ekspozicioj pri tradiciaj pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj de s-ro Zhang Hongfei, fama ĉina pentristo kaj kaligrafiisto.

 

    Ĉeestis la festivalon s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, s-ro Pu Zhengdong, la kultura konsilanto de la ĉina ambasadorejo en Svedio, s-ro Ye Peiqun, konstanta vicprezidanto de SFĈ, s-ino Yang Liran, honora prezidanto de la Ĉindevena Asocio Ruijing, s-ro Wang Jianrong, prezidanto de la Sveda Industira-Komerca Federacio de Ĉindevenoj kaj aliaj filiaj societoj sub SFĈ.

 

    S-ro Pu Zhengdong diris, ke dank'al la rapida disvolvo de la monda ekonomio akcelo de la interŝanĝoj en kultura kampo fariĝis tre grava. Precipe post tio, ke s-ro Mo Yan gajnis la Nobel-premion, pli kaj pli da eksterlandanoj ekhavas intereson pri ĉinaj kulturo kaj literaturo. La mondo turnis sian atenton al la ĉina kulturo. Surbaze de tio, ke El Popola Ĉinio kaj SFĈ kune organizis la festivalon por antaǔenpuŝi interŝanĝojn pri libr-eldonado kaj arto.

 

    S-ro Guo Xiaoyong diris, ke estas intimaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Svedio, kaj la interŝanĝoj inter la du landoj estas vastaj. La du landoj serĉas komunaĵojn kaj konservas diferencojn, ili posedas reciprokan komprenadon kaj starigas profundan amikceon inter si. En la pasintaj jaroj danke al la libroeldonado kaj retejo la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo diskonigis la ĉinan kulturon por ke la eksterlandaj amikoj plurkanale kaj multangule ricevu informojn pri Ĉinio kaj pliriĉigu ilian konon kaj komprenon de la orienta kulturo. Li esperas, ke la libroj povos helpi la svedajn amikojn pli multe koni Ĉinion. S-ro Zhang Hongfei deziras, ke liaj pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj povas helpi la vizitantojn ekkoni la ĉarmon de la ĉina kulturo.

 

    S-ro Ye Peiqun, vicprezidanto de SFĈ gratulas la okazon de la festivalo kaj deziras, ke la libroj, la pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj pliriĉigi la enhavon de la festivalo.

 

    Pli ol 100 vizitantoj partoprenis en la ekspozicio.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments