El Popola Ĉinio>UK>

Intervjuo al s-ro Probal Dasgupta

| 2013-07-29
Bookmark and Share

 

de CHEN JI

 

    En la kongresejo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto mi renkontis s-ron Probal Dasgupta, tamen pro urĝa afero mi ne trovis tempon viziti lin, post forlaso de la kongresa lando mi sukcesis rete intervjui lin, kiu en tre streĉa laboro bonkore respondis miajn demandojn.

 

El Popola Ĉinio: En via sesjara oficperiodo kiel prezidano de UEA kio estas la plej kontenta laboro por vi? Kial?

 

S-ro Probal Dasgupta: La laboro, pri kiu mi estis plej kontenta, estis verki fokusitajn salutmesaĝojn al landaj, interlandaj, fakaj kaj lokaj Esperanto-eventoj. En tiuj mesaĝoj mi instigis diversajn partojn de la movado reliefigi iujn siajn atingojn antaǔ la pli vasta esperantista publiko, indikis al ili jam ekzistantajn kontaktojn inter ili kaj aliaj kaj eblojn pliprofundigi tiujn kontaktojn, ktp.

 

El Popola Ĉinio: Kiel prezidano kio vi volas fari, tamen ankoraǔ ne fari? Kial?

 

S-ro Probal Dasgupta: Mi deziris atingi plibonigon de la retpaĝaro de UEA, sed ne sukcesis atingi tion. En la frua parto de la mandato mi esperis tion atingi per subvencipropono ĉe ESF(Eŭropa Socia Fonduso ), sed baldaǔ kreskis la intenso de la monda ekonomia krizo, kaj ESF ĉesis akcepti tiajn proponojn. En la fina parto de la mandato mi atendis pli rapidan kaj efikan plenumadon fare de la eksestrarano, kiu volonte plenumadas la laborojn de la UEA-retpaĝaro; sed tiu atendo montriĝis nerealisma. La homoj aĝiĝas; sieĝas ilin aĝkonformaj respondecoj; ne plu validas atendoj bazitaj sur antaǔaj jaroj. Feliĉe la nova estraro havas klarajn ideojn pri la solvo de tiu problemo.

 

El Popola Ĉinio: Ĉu vi povus per unu aǔ du frazoj resumi vian laboron en la prezidanto-posteno ? Kian estas via plano por estonta laboro pri Esperanto?

 

S-ro Probal Dasgupta: La prezidanto kunordigas la tutan estraran laboron kaj klopodas animi ĝin per unueca vizio. Mia vizio koncernas la ekvilibrigon de la movadaj prioritatoj kaj la forigon de tenenca troemfazado de la nordo kontraǔ la sudo. En mia estonta laboro por la komunumo mi plu evoluigos tiun vizion surbaze de miaj ideoj en la lingvoscienco kaj la tradukscienco.

 

El Popola Ĉinio: Ĉu vi volas diri kelkajn vortojn al legantoj de El Popola Ĉinio?

 

S-ro Probal Dasgupta: Mi esperas, ke tiuj legantoj, same kiel aliaj esperantistoj, emos pli aktive partopreni la mondan movadon almenaǔ kiel kritikemaj kaj komentemaj spektantoj, precipe de la procezoj disvolviĝantaj en UEA sub la nova estraro. Mi deziras al vi kaj al ili ĉion bonan.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments