Respondecoj de la novaj UEA-estraranoj
La 26-a venis la precizaj laborkampoj por la unuopaj estraranoj, jen:
Mark Fettes – prezidanto
Gvidanto de la subteamo "Mastruma Evoluo."
Strategia laborplano, Financoj, Ofcejo, Kongresa politiko, TEJO, CED, uea.org
Martin Schäfer – ĝenerala sekretario
Komitato, Komunika politiko, Delegita Reto, Financoj kaj administrado (kunlabore kun Fettes)
Stefan MacGill – vicprezidanto
Gvidanto de la sub-teamo "Movada Evoluo." Kapabliga agado (ILEI, edukado.net, aktivula trejnado)
Komisionoj pri Oceanio kaj Afriko
José Antonio Vergara
Konsciigo: Tutmonda Inform-Reto (TIR); Faka agado, Terminologia Esperanto-Centro (TEC), IKU; TEJO kaj CED (kunlabore kun Fettes)
Stefano Keller
Gvidanto de la sub-teamo "Monda Evoluo." Konsciigo: Komisiono pri Rilatoj kun Internaciaj Organizaĵoj (KRIO), Ĝemelaj urboj
Barbara Pietrzak
Kultura evoluigo (i.a. Akademioj Lingva kaj Literatura, Belartaj Konkursoj), Komisionoj pri Eŭropo kaj Mezoriento/Nord-Afriko
Lee Jung-kee
Kapabligo (kunlabore kun MacGill), Novaj landaj asocioj, Komisiono pri Azio, E-Centroj
Redaktoro: Chen Ji