El Popola Ĉinio>UK>

Nova premio de TEĴA

| 2013-07-29
Bookmark and Share

 

 

de Halina Gorecka

 

    Mardon la 23-an de julio kunvenis Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La prezidanto Audrys Antanaitis prezentis agadraporton kaj informis pri la membrostato: 129 personoj el 45 landoj. Oni priparolis la fnancan staton de la asocio kaj enkondukis TEĴA-membrokotizon, kiu ĝis nun ne ekzistis. La mandato de la estraro, kiu finiĝos en 2014, estis plilongigita ĝis la jaro 2015. La kunveno decidis establi premion “Edmond Privat”, kiu estos asignita kaj al la aŭtoro de la plej bona artikolo pri Esperanto-rilata temo, kaj al la aŭtoro de la plej bona artikolo pri temo sen rilato al Esperanto; la laŭreatojn determinos reta voĉdonado. Estis akceptita propono de ĉina partnera organizaĵo okazigi simpozion de TEĴA en Ĉinio en septembro 2014. Interalie, la membrokarto de TEĴA ebligas al ĝia posedanto senpagan vizitadon al ŝtataj muzeoj. Dum la kongreso eblas profti ĉi tion en la muzeoj de Rejkjaviko.

 

 

Redaktoro: Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments