El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komitatanoj pri la Ĉina-Japana Amikeco en la 21-a Jarcento vizitis la eksan estron de la urbo Nagasaki, Japanio

| 2013-07-25
Bookmark and Share

 

 

 

 S-ro Chen Jian (la unua de dekstre en la antaŭa vico), s-ro Zhou Mingwei (la dua de dekstre en la antaŭa vico) kaj s-ro Takada Isamu (la dua de maldekstre en la antaŭa vico)

 

 

    La 22-an de julio s-ro Zhou Mingwei, komitatano pri la Ĉina-Japana Amikeco en la 21-a Jarcento kaj prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, kaj s-ro Chen Jian, komitatano pri la Ĉina-Japana Amikeco en la 21-a Jarcento kaj eksa ambasadoro de Ĉinio en Japanio, kune vizitis s-ron Takada Isamu, prezidanto de la Nagasaki-a Internacia Asocio kaj eksa estro de la urbo Nagasaki de Japanio. Ili faris interŝanĝojn pri la temoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, pri tiuj de la amikeca interŝanĝado inter la urbo Nagasaki kaj Ĉinio kaj tiel plu.

 

    Zhou Mingwei diris, ke multaj ĉinoj scias la rakonton pri la vivo de s-ro Sun Yat-sen en Nagasaki, la urbo estas speciala loko kiu havas apartan senton al Ĉinio kaj profundan komprenon al la rilatoj inter la du landoj. Ni ne povas forgesi la amikojn kiuj donis al ni helpojn kaj subtenojn en la historiaj epokoj dum la evoluado de la rilatoj inter la du landoj, precipe tiuj en la malfacila periodo.

 

    Zhou Mingwei montris, ke Ĉinio kaj Japanio estas grava kunlabora partnero unu por la alia, la komerca interŝanĝo de la du landoj bezonas pacan kaj amikan cirkonstancon politikan, kiu taŭgas por la komunaj interesoj de la du flankoj. Li esperas, ke la urbo Nagasaki povos ludi pozitivan rolon en la pliiĝo de la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio kaj la maksimuma realiĝo de la interesoj de la dulandaj popoloj.

 

    Takada Isamu diris, ke la urbo havas la tradicion kun longa historio en traktado de bonaj rilatoj inter si kaj Ĉinio. Kaj kiam okazis la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio, la du landoj reciproke promesis "solvi ĉiujn problemojn per la paca maniero", same la Japanio konfesis kaj pripensis pri la gravaj vundoj de la najbaraj landoj kaŭzitaj pro ĝiaj agresaj agoj. Tio devas esti la altitudo kaj vojo daŭre insistita de la japana flanko.

 

    La ĉinaj membroj de la Komitato pri la Ĉina-Japana Amikeco en la 21-a Jarcento estis invititaj por partopreni en la Seminario pri la 35-a Datreveno de la Subskribo de la Paca kaj Amikeca Konvencio inter Ĉinio kaj Japanio kaj la 40-a Datreveno de la Stariĝo de la Nagasaki-a Japana-Ĉina Amikeca Asocio, kaj interŝanĝis siajn opiniojn kun la japanaj membroj pri la nunaj rilatoj inter la du landoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments