El Popola Ĉinio>UK>

Rano publikiĝos en la fino de 2013

| 2013-07-25
Bookmark and Share

 

 

 La kovrilo de la romano Rano

de QIU JIANGBO

 

 

    La 21-an de julio laŭ la loka tempo en la aktivado "Ĉina Tago" en la 98-a UK, diris Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, ke publikiĝos en la fino de la kuranta jaro la Esperanta versio de la romano Rano, verko de ĉina Nobel-premiito Mo Yan. La romano jam estis tradukita al diversaj lingvoj por eldoniĝi, kaj nun oni okupiĝas pri tradukado de la Esperanta versio por ke ĝi povu esti eldonita en la fino de 2013.

 

    Guo diskonigis la romanon al la ĉeestantaj esperantistoj, ke ĝi estas grava verko de Mo Yan, kiu ĝin finis dek jarojn post multfoja modifigado. Prenante kiel la fonon naskadon en la kamparo de Ĉinio dum la pasintaj 60 jaroj, la verkisto rakontis pri travivaĵoj de sia onklino, kiu laboris kiel kuracistino pri obstetriko en la vilaĝo dum pli ol 50 jaroj, kaj priskribis la malfacilan kaj kompleksan procezon de Ĉinio por regi grandegan kreskon de la loĝantaro kaj plenumi la nacian politikon de la laŭplana naskado. Tiu ĉi libro havas kulturan stilon de la popola vivo en la kamparo kaj per detala rakonto kaj simplaj vortoj prezentas al legantoj la ĉinan socion en tiu ĉi periodo. Guo taksis, ke la libro estas la plej grava verko en la lastaj jaroj en Ĉinio.

 

    La 21-an de julio, la 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanĉon matene kaj ĝin ĉeestis pli ol mil esperantistoj el 50 landoj kaj regionoj. En la kongresejo, la ĉina delegacio kunportis multajn eldonaĵojn, kiuj akiris aplaŭdon de aliaj esperantistoj. Okazis en la kongresejo ankaŭ la agado de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo", kiu konsistas el du foto-ekspozicioj titolitaj "Shandong de Ĉinio -- Hejmloko de Konfuceo" kaj "Ĉarma Suzhou -- Orienta Akvourobo". Altiris multe da atento la plej granda Muzeo por Esperanto konstruita en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments