El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis la "Administran Regularon de la Ĉina Popola Respubliko pri Eniro en kaj Eliro el Ĉinio por Fremdlandanoj"

| 2013-07-24
Bookmark and Share

 

Fremdlandano konsultas la regularon pri eliro el kaj eniro en Ĉinion. 

 

    La 22-an de julio ĉina ĉefministro Li Keqiang subskribis la instrukcion numero 637 de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj publikigis la "Administran Regularon de la Ĉina Popola Respubliko pri Eniro en kaj Eliro el Ĉinio por Fremdlandanoj" aprobitan de la konstanta kunveno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. La regularo estos aperigita de la novaĵ-agentejo Xinhua laŭ rajtigo.

 

    La regularo enhavas 39 artikolojn kaj ĝi validiĝos ekde la 1-a de septembro de 2013. La ellaboro de la regularo estas por normigi subskribon kaj disdonon de vizoj, servadon kaj administradon de la fremdlandanoj, kiuj restas kaj vivas en Ĉinio.

 

    La regularo difinas, ke en administrado de subskribo kaj disdono de vizoj kaj en tiu de fremdlandanoj, kiuj restas aŭ vivas en Ĉinio, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio kaj aliaj departementoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio devas liveri al ili leĝojn kaj regularojn pri eniro en kaj eliro el Ĉinio kaj aliajn informojn, kiujn ili devas scii, en ĉefaj retejoj de rilataj departementoj kaj en la organizoj, kie ili petos atestilojn por eliri el kaj eniri en Ĉinion.

 

    Laŭ detalaj reguloj de la leĝo pri eniro en kaj eliro el Ĉinio por fremdlandanoj, laŭ iliaj kialoj por eniri en Ĉinion la ordinaraj vizoj estas dividitaj en 8 kategoriojn: D, Z, X, F, L, G, C, J, kiuj respondas al loĝado, laborado, lernado, vizito, vojaĝo, transito, konduktoro kaj raportisto. Interalie la vizoj F kaj L enhavas kelkajn kialojn. La du vizoj ne utilas al servado kaj administrado por la fremdlandanoj, kiuj eniris en Ĉinion. Por ke la kategorioj de la vizoj klare prezentu la kialojn de fremdlandanoj por eniri en Ĉinion kaj por ke oni faru detalan administradon al ili la regularo faris dividon al la vizoj F kaj L, kaj multigis la vizon R surbaze de la nunaj kategorioj de vizoj. Nun la kategorioj de la ordinaraj vizoj multiĝis de 8 al 12. En la estonteco, la fremdlandanoj, kiuj konformas al la kondiĉoj kaj postuloj pri enkonduko de fremdlandaj altrangaj talentuloj kaj pri urĝe bezonataj talentuloj, difinitaj de rilataj departementoj de la ĉina registaro, povos peti la vizon R kaj laŭregule ĝui oportunecon en eniro en kaj eliro el Ĉinio.

 

    La regularo difinas, ke post eniro en Ĉinion la fremdlandanoj, kiuj volas ŝanĝi la kialojn por restado, kiuj kun nova pasporto aŭ grupa vizo bezonas apartan restadon pro objektiva kialo, povas peti ŝanĝon de la vizo al organizoj por administrado pri eliro el kaj eniro en Ĉinion sub la organizo de publika sekureco de la gubernia popola registaro de la loko, kie ili restas. Dum la periodo, kiam la pasporto de petantoj aŭ iliaj aliaj internaciaj atestiloj pri vojaĝo estas konservitaj de rilataj organizoj, ili povos laŭleĝe restos en Ĉinio kun atestilo de la organizoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments