El Popola Ĉinio>UK>

Ĉina delegacio al la 98-a UK vizitis CO de UEA

| 2013-07-24
Bookmark and Share

 

 S-ro Ralph Schmeits prezentas la historion kaj disvolvon de Esperanto.

 

 En la aktokonservejo Ralph montris malnovajn ekzemplerojn de El Popola Ĉinio por s-ino Chen Shi.

 

 

Teksto de Chen Ji kaj fotoj de Chen Ji kaj Gao Xin

 

    La 23-an de julio la ĉina delegacio al la 98-a UK, gvidata de s-ino Chen Shi, direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, vizitis CO-on de UEA, kie ilin akceptis s-ro Ralph Schmeits, kiu deĵore restas en CO dum la 98-a UK. Post gastado en CO, la ĉina delegacio veturos al Svedio por tie organizi aktivadon de "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo". Ralph varme akceptis la delegacianojn per trinkaĵoj kaj etmanĝaĵoj kaj diapozitive prezentis al ili la historion kaj disvolvon de Esperanto kaj la laborojn kaj strukturon de UEA. En tre ĝoja etoso la gastoj kaj la gastiganto diskutis kaj interkomunikadis. Gvidite de Ralph la delegacianoj vizitis la bibliotekon, aktokonservejon, iliajn laborĉambrojn, loĝĉambron. S-ino Chen Shi kaj s-ro Hu Xiaolin respektive nome de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Zaozhuang-a Universitato donis al CO donacojn. Antaǔ la forlaso la delegacianoj kune kun Ralph fotiĝis ĉe la pordo.

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments