El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 3-a Ĉina Xinjiang-a Internaica Popoldanca Festivalo

| 2013-07-22
Bookmark and Share

 

Arta prezentado en la inaŭguro  

 

 

    Vespere de la 20-a de julio inaŭguriĝis la 3-a Ĉina Xinjiang-a Internaica Popoldanca Festivalo, organizita komune de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio, gazetara oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la loka registaro de Xinjiang.

 

    Caiwu, ministro pri kulturo kaj honora direktoro de la festivalo, faris parolon en la inaŭguro, ke espere per diversaj sociaj fortoj oni povas organizi ĉin-stilan kaj internacia-nivelan aktivadon kun la Xinjiang-a karakterizo. La festivalo devas fari aktivan kontribuon al la kultura interŝanĝo kaj kunlaboro, al diverseco de kulturoj en la mondo kaj al la disvolviĝo de Xinjiang kaj ties sekureco.

 

    Laŭ informo, la danc-grupoj el 12 landoj, inkluzive de Germanio kaj Belgio, kaj 9 ĉinaj artaj trupoj donos 65 prezentadojn, ekzemple Carmen, Dorma Belulino kaj Blankhara Virino. Okazis dum la festivalo ankaŭ danca konkurso, interŝanĝo kaj fotoekspozico.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments