El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La politiko de Qing-dinastio antaŭ la Opia Milito (II)

| 2013-07-19
Bookmark and Share

 

 

Traktato de Nipĉu

 

    Ĉe la finaj jaroj de Ming-dinastio kaj la komencaj jaroj de Qing-dinastio, okaze de la interna milito de Ĉinio la cara Rusio etendis sian forton orienten kaj entrudiĝis en la supran basenon de Heilong-rivero. La trupoj de cara Rusio perforte okupis la lokojn Nipĉu (hodiaŭa Nercinsk en Rusio) kaj Jakesan kaj tie konstruis fortikaĵojn. Ili faris ĉian abomenindaĵon: prirabis ĉinajn loĝantojn, perfortis virinojn, bruligis domojn kaj tiel plu.

 

    La registaro de Qing multfoje postulis la caran Rusion retiri la invadantojn el la ĉina teritorio kaj pace solvi la landliman problemon per intertraktado. Tamen la cara registaro tute ignoris la konsilojn kaj avertojn de Ĉinio kaj sendis plu agresantojn al Jakesan. En 1685 kaj 1686 Kangxi dufoje sendis trupojn por rebati la carajn agresajn trupojn okupantajn Jakesan. Nur tiam la registaro de la cara Rusio sendis senditojn al Nipĉu por intertraktado. En 1689 Ĉinio kaj Rusio subskribis la "Ĉinian-Rusian Traktaton de Nipĉu". La traktato difinis, ke Gorbica-rivero, Erhkuna-rivero, la Ekstera Xing'an-montaro orienten ĝis la maro formu la landlimon inter Ĉinio kaj Rusio. La regiono norde de la Ekstera Xing'an-montaro, okcidente de Gorbica-rivero kaj Erhkuna-rivero apartenu al Rusio, kaj tiu sude de la Ekstera Xing'an-montaro, kaj oriente de la du riveroj apartenu al Ĉinio. Tiele oni leĝe determinis, ke la vasta regiono de la du basenoj de Heilong-rivero kaj Wusuli-rivero, inkluzive Kuye-insulon (Saĥalin) estas ĉina teritorio. La cara Rusio konsentis retiri sian trupon el Jakesan, dum Qing-dinastio koncesiis al Rusio Nipĉu oriente de Bajkalo, kiu origine apartenis al Ĉinio. La traktato de Nipĉu estis subskribita de Ĉinio kaj Rusio surbaze de egalrajto kaj fundamente montris la starpunktojn de la du registaroj.

 

Dekreto de la Qing-dinastia imperiestro Daoguang, per kiu li nomumis Banĉen Erdini la Sepan (en 1846) 

 

 

Riĉega kortegano Hekun

 

    Post kiam Qianlong heredis la tronon, li senlace prizorgis la ŝtatajn aferojn celante potencigi la landon. La regado de Qing-dinastio atingis la zeniton de prospero. La ŝtato ĉiujare enspezis 30 000 000 taelojn da arĝento. Kaj la ŝtata kaso ofte rezervis 70 000 000 ĝis 80 000 000 taelojn da arĝento. La socia ekonomio kaj kulturo sin trovis en nova prospero. Tamen imperiestro Qianlong ĉiam ĉasis famon kaj kondukis militon en sinsekvaj jaroj. La ŝtata elspezo ĉiam grandiĝis. Terura malŝparo troviĝis ankaŭ en ordigado de riveroj. La monavidaj mandarenoj respondecaj pri la ordigado okupiĝis pri malversacio. Krome, la imperiestro tre ŝatis inspektadon kaj ĉasadon sude kaj norde en la lando. Lia ekskurso estis ekstreme luksa kaj terure konsumis grandan monsumon de la ŝtato. En la posta duona regperiodo de Qianlong, la politiko pli kaj pli putriĝis kaj subaĉeto kaj koruptiĝo fariĝis kutimo de burokratoj. Unu el la koruptiĝintaj korteganoj estis Hekun, favorato de la imperiestro Qianlong. En 1796, mortis Qianlong kaj surtroniĝis lia filo, kiu estis imperiestro Jiaqing. Li delonge malkontentiĝis pri Hekun kaj en la kvina tago post sia imperiestriĝo enkarcerigis Hekun kaj konfiskis lian posedaĵon. La listo de konfiskitaj objektoj registris, ke Hekun havis pli ol 8 000 hektarojn da kampo, 75 lombardejojn, 42 malnovstilajn privatajn bankojn, 13 butikojn de antikvaj objektoj, 106 ĝardenojn kaj vilaojn, grandan kvanton da oraĵoj, arĝentaĵoj, juveloj, silkaĵoj, peltoj kaj aliaj. Liaj posedaĵoj valoris je pli ol 800 000 000 taeloj da arĝento. La konfiskitaj objektoj fariĝis posedaĵo de imperiestro Jiaqing. Tiutempe financa deficito aperis en la diversaj provincoj de la lando. Pro la politika dekadenco, ankaŭ la armeo estis degenera. Armeoj militantaj en fronto eĉ kunportis komercistojn kaj prostituitinojn. La armeanoj ĉantaĝis la lokanojn pri mono kaj objektoj. La popolanoj vivis ĉiam pli mizere kaj klasaj kontraŭdiroj akriĝis tagon post tago. En multaj lokoj kamparanoj ribelis kontraŭ la registaro kaj forte batis la regadon de Qing-dinastio.

 

    Kiam la registaro de Qing-dinastio iris al kolapso, la kapitalismaj potencoj en la mondo sin trovis en sia leviĝa stadio. De la komenco de la 19-a jarcento Britio direktis sian lancpinton de agreso al Ĉinio kun vasta teritorio, abunda rezervo kaj multa loĝantaro. Britio ankaŭ kaŝe transportis opion en Ĉinion por gajni arĝenton kaj veneni la ĉinan popolon. Tio kaŭzis la Opian Militon en 1840. Post tio, kapitalismaj potencoj konkure agresis kaj prirabis Ĉinion, kiu de tiam iris en duonkolonian kaj duonfeŭdan socion.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments