El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La politiko de Qing-dinastio antaŭ la Opia Milito (I)

| 2013-07-19
Bookmark and Share

 

 

Imperiestro Kangxi 

 

    Qing-dinastio estas la lasta el la feŭdaj dinastioj de Ĉinio. Komence de la 17-a jarcento, Nuerhachi, la ĉefo de la manĉura nacio, fondis reĝimon titolitan Qin, en la nordorienta regiono de Ĉinio. En 1636, lia filo Huangtaiji surtroniĝis kaj nomis la regnon Qing. En 1644 Aixinjueluo Fulin fariĝis la unua imperiestro Shunzhi (1644-1661) kaj la armeo de Qing okupis Pekinon, ĉefurbon de la dinastio Ming. Pekino fariĝis la ĉefurbo de la dinastio Qing. De tiam Qing-dinastio komencis sian regadon super la tuta Ĉinio kaj daŭris 268 jarojn, ĝis la Revolucio en 1911.

 

Prospera periodo Kang-Qian

 

    En la feŭdisma socio de Ĉinio estis tri prosperaj periodoj: la flora periodo Wen-Jing (179-141 a.K.) de la dinastio Han regata de la imperiestroj Wendi (179-155 a.K.) kaj Jingdi (156-141 a.K.); la flora periodo Zhenguan (627-649 p.K.) de la dinastio Tang regata de la imperiestro Taizong; la prospera periodo Kang-Qian (1662-1795 p.K.) de la dinastio Qing regata de la imperiestroj Kangxi (1662-1722 p.K.), Yongzheng (1723-1735 p.K.) kaj Qianlong (1736-1795 P.K.).

 

    Tiu ĉi lasta daŭris 133 jarojn. En tiu tempo Ĉinio formiĝis en potencan unuecan landon kun multaj naciecoj. Ĝi havis senprecedence vastan teritorion: okcidente ĝis la montaro Congling, nordokcidente ĝis la norda bordo de Balkasho, norde ĝis Siberio, nordoriente ĝis la Ekstera Xing'an-montaro kaj la insulo Kuje (Saĥalin) kaj oriente ĝis Pacifiko. Ĝia sudoriento inkluzivis Taiwan kaj la ĉirkaŭajn insulojn Diaoyu kaj Ĉiŭej; ĝia sudo inkluzivis la insularojn en la Suda Ĉina Maro. Ĝi fariĝis la plej granda lando en la orienta Azio.

 

 

Imperiestro Qianlong inspektas en suda Ĉinio.

   

    La imperiestro Yongzheng, en sia regperiodo (1723-1735 p.K.) praktikis novan terimpostan sistemon, tiel ke Ĉinio fariĝis la unua lando kiu abolis laŭkapan imposton en la mondo. Laŭ statistiko en 1795, la loĝantaro de Qing-imperio superis 300 000 000. De tiam Ĉinio fariĝis lando kun plej granda loĝantaro en la mondo. Tio estis rezulto de la flora periodo Kang-Qian, kiu karakteriĝas per nacia unuiĝo, stabila socia vivo kaj prospero de ekonomio.

 

Imperiestro Kangxi

 

    En la ĉina historio, imperiestro Kangxi de Qing-dinastio famis pro sia talento same kiel la kvar eminentaj imperiestroj: la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, Wudi de Han-dinastio, Taizong de Tang-dinastio kaj Taizu de Song-dinastio. En la aĝo de ok jaroj li imperiestriĝis kaj en la aĝo de 16 jaroj li komencis mem decidi la ŝtatajn aferojn. Kvar jarojn poste, leviĝis armita ribelo de tri princoj. Ili tenis fortajn trupojn en la mano kaj faris separatisman militon tra duonlando. Kangxi subpremis la ribelon per ok jaroj. La 28-jara imperiestro skuis la mondon per siaj saĝo kaj talento.

 

    Kiam la milito kontraŭ la ribelantaj princoj iris triumfe, la juna Kangxi faris gravan decidon repreni la insulon Taiwan kaj insularon Penghu.

 

    Deantikve Taiwan estas ĉina teritorio. En la komenco de la 17-a jarcento, nederlandaj koloniistoj perforte okupis Taiwan. En 1661, generalo Zheng Chenggong de Ming-dinastio komandis 25 000 militistojn kaj 350 militŝipojn kaj forpelis el Taiwan la nederlandajn koloniistojn kiuj tiranis tie 38 jarojn. Post la forpaso de Zheng Chenggong, liaj gefiloj daŭre regis en la insulo. En 1681, imperiestro Kangxi opiniis, ke maturiĝis la kondiĉoj por reunuigi la patrolandon, kaj sendis trupojn atakokupi Penghu-insularon. En 1683, la Zheng-familia regantaro en Taiwan kapitulacis al la trupoj de Qing-dinastio kaj Taiwan revenis al la patrolando.

 

    Por reprosperigi la socian ekonomion, Kangxi faris grandan penadon. Li ordonis redoni al kamparanoj la kampojn, kiujn perforte forprenis la manĉuraj aristokratoj kaj princoj de Ming-dinastio. Li dekretis premii ekspluatadon de virga tero, nuligi terimposton kaj grandskale entrepreni akvomastrumajn konstruaĵojn, kaj samtempe abolis la politikon malpermesi surmaran fiŝadon. Ĉio ĉi utilis al la prosperigo de ekonomio kaj komerco.

 

    Kangxi faris meritojn ankaŭ en solidigo de la nacia unuiĝo. Li frakasis la ribelon de aristokrato Gerdan de la Moxi-a Mongola Zhungar-tribo, subtenatan de la cara Rusio, en la baseno de Jili-rivero. Post kiam lia patro imperiestro Shunzhi titolis Dalai la Kvinan, ĉefon de la tibeta lamaismo, "Dalai-lamao", Kangxi donis al Banĉan la Kvina, viva budho de la alia lamaisma sekto, titolon "Banĉanerdni". Per ĉio ĉi li plifortigis la rilatojn inter la centra registaro kaj diversaj nacimalplimultoj en Xinjiang, Mongolio, Tibeto kaj aliaj landlimaj regionoj.

 

    Ĝungar Kangxi estis imperiestro senlaca en studado de kulturo de Han-nacio kaj fremdaj landoj. Li diligente studis la konfuceanismon kaj tre respektis kaj kultis Konfuceon. Li aktive instigis la han-nacian feŭdisman kulturon. Li koncentris ĉirkaŭ si multajn talentulojn pere de ekzameno kaj tial granda nombro da hannaciaj intelektuloj estis en lia dispono. Li ankaŭ enoficigis fremdlandajn misiistojn por ke ili donu lekcion pri okcidentajn kulturo kaj scienco. Belgo Ferdinand Verbiest estis nomumita ŝtatoficisto respondecanta pri astronomiaj observo, mezurado kaj aparatfarado. La imperiestro fervore studis geografion de alilandaj misiistoj. Li interesiĝis ankaŭ pri medicino, muziko kaj arto de Eŭropo.

Dekreto de la Qing-dinastia imperiestro Daoguang, per kiu li nomumis Dalai-lamaon la Dekunuan (en 1842) 

 

    Alia grava kontribuo de Kangxi estis batalo kontraŭ invado de la cara Rusio.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments