El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Ekonomio de Qing-dinastio antaŭ la Opia Milito

| 2013-07-19
Bookmark and Share

 

 

    En la kamparana ribelo en la lasta periodo de Ming-dinastio ribelantaj kamparanoj mortigis multe da aristokratoj, burokratoj, tiranaj bienuloj kaj grandsinjoroj kaj reprenis de ili la forrabitajn kampojn. Poste, kiam la manĉuraj aristokratoj entrudiĝis en la teritorion de Ming-dinastio, ili barbare faradis masakron, forbruligadon, perfortan okupon de kampoj, kio kaŭzis la kamparanan reziston. Pro la longtempa militado, la kampoj dezertiĝis kaj la socia ekonomio estis serioze detruita. Vizaĝe al tia situacio, la regantaro de Qing-dinastio aplikis serion da rimedoj por mildigi la konfliktojn kaj prosperigi ekonomion.

 

Revigligo de agrikulturo

 

    Kiam imperiestro Kangxi estis sur trono (1662-1722), lia registaro dekretis malpermesi la ter-okupon de aristokratoj kaj agnoskis la posedantecon de kamparanoj al la virgaj teroj kaj la reprenitaj kampoj, antaŭe posedataj de Ming-dinastiaj feŭduloj. En 1712 imperiestro Kangxi dekretis, ke la pokapa imposto estos kolektata laŭ la loĝant-nombro en 1711 kaj senimpostigos la poste naskitajn personojn. Poste oni provis imposti kampojn. La sekvanta imperiestro Yongzheng (regperiodo: 1723-1735) ordonis disvastigi la impostan manieron al la tuta lando. De tiam la pokapa imposto daŭrinta milojn da jaroj en Ĉinio estis nuligita.

 

    La abolo de pokapa imposto favoris al la restarigo kaj progresigo de agrikulturo, kaj aldone neniigis la fenomenon kaŝi veran loĝantaran nombron. Laŭ la statistiko en 1651, en la tuta lando troviĝis 18 000 hektaroj da kampoj kaj la loĝantaro nombris 10 600 000. Sed la statistiko de 1761 indikis, ke la kampoj superis 46 000 000 hektarojn, kaj la loĝantaro superis 200 000 000.

 

    Starigo de irigacia sistemo akcelis la revigligon de agrikulturo. Ordigo de la Flava Rivero, la Granda Kanalo kaj Huaihe-rivero jungis la inundon kaj faciligis la trafikadon sur la Granda Kanalo. Oni konstruis mardigojn en Jiangsu-provinco kaj riparis multajn ŝtonajn kaj terajn digojn en Zhejiang-provinco. La digoj protektis vastan fekundan kamparon kontraŭ la tajdo. Ordigo de Hunhe-rivero estis alia granda laboro. La rivero fontis el la Leŭsa Altebenaĵo en la norda Shanxi kaj kiam ĝi atingis la provincon Hebei, la rivero alportis tien grandan kvanton da leŭso, pro kio ofte ŝtopiĝis la riverujo kaj okazis inundo. En la regperiodo de imperiestro Kangxi oni fosis por la rivero novan fluejon de pli ol 100 kilometroj kaj starigis ambaŭborde digojn, kaj de tiam la rivero estis bridita kaj oni alinomis la riverparton en Hebei-provinco Yongding-rivero (en la ĉina lingvo tio signifas "Ĉiam Kvieta Rivero"). Dum la regperiodo de imperiestro Yongzheng oni ŝanĝis tridek mil sep-cent hektarojn da kampoj en la okcidenta antaŭurbo de Pekino en rizkampojn, irigaciis ilin per fontoakvo de Yuquan-monto kaj elkulturis bonan specion de rizo.

 

    Tiutempe ankaŭ la agrikultura tekniko multe progresis. Oni plibonigis kaj enkondukis novajn speciojn. La produktokvanto de greno multe kreskis. Ekonomiaj plantaĵoj estis pli multe kulturataj, kaj kotono estis kulturata preskaŭ tra la tuta lando. En la sudaj provincoj Guangdong, Taiyuan kaj Sichuan oni kulturis sukerkanojn sur vastaj areoj. Ankaŭ tabako, kiu en Ming-dinastio estis enkondukita en Ĉinion, estis kulturata preskaŭ en la tuta lando. La plivastigo de areoj de ekonomiaj plantaĵoj multigis la pocentojn de komercaj agrikulturaj produktaĵoj, kio estis tre favoraj al la disvolviĝo de komerco kaj metioj.

 

Prosperaj metioj

 

    Dum la regperiodoj de imperiestroj Kangxi, Yongzheng kaj Qianlong rapide progresis silka teksado. Jiangning (la nuna Nankino), Suzhou kaj Hangzhou havis grandskalajn teksejojn. Dum la regperiodo (1736-1795) de imperiestro Ĉjanlong sole Ĝjangning havis pli ol tridek mil teksilojn kun pli bonaj maŝinpecoj kaj funkcioj. Silkaĵoj produktitaj de tiuj lokoj estis famaj tra la tuta lando pro sia bona kvalito. En la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino nun konserviĝas tiama silkaĵo de Suzhou. Ĝi estas bildo pri budhisma rakonto. Alta 2.89 metrojn, larĝa 1.75 metrojn, la bildo surhavas 332 homfigurojn kun malsamaj mienoj, montojn, akvejojn, arbojn, rokojn, rarajn florojn kaj birdojn. La majstraĵo prezentas la eminentan teknikon de silka teksado de Qing-dinastio.

 

    Tiutempe kotona teksado estis tre populara hejma laboro por kamparanoj, kaj preskaŭ ĉiu familio okupiĝis pri ŝpinado kaj teksado. Disvolviĝo de kotona tekstila metio stimulis tinkturadon. En Suzhou, Songjiang kaj aliaj lokoj troviĝis multaj tinkturejoj por kotonaj ŝtofoj.

 

    Progresis ankaŭ la tekniko de ferfandado. En 1685 la tuta lando havis 17 ferfandejojn, kaj en 1775 jam 93. En Guangdong estis plej multe da ferfandejoj. Tie oni fandis ercojn proksime de la minejo. La fornoj altaj 6 metrojn ekipitaj per du klapformaj ventoliloj povis liveri gison 12-foje ĉiutage, kaj ĉiufoje 150 kg. Tiel grandskala produktado postulis efikan kunlaboron de multaj homoj. Por transporti materialojn kaj produktaĵojn, iuj fandejoj bezonis 200 tirbovojn kaj 50 ŝipojn.

 

    En la provinco Yunnan funkciis grandaj kupraj minejoj, kaj en la regperiodo de imperiestro Qianlong oni fondis pli ol 300 kuprofandejojn, el kiuj grandaj posedis dekmilojn da laboruloj, kaj malgrandaj milojn. Dum la periodo inter 1740 kaj 1811, la jara produktokvanto de kupro superis 5 000 tunojn.

 

    La centro de ceramiko ankoraŭ estis la urbo Jingdezhen. En la urbo estis 30 ŝtataj porcelanaj bakfornoj kaj ĉirkaŭ 300 privataj bakfornoj, kie laboris centmiloj da homoj. Multe rafiniĝis la tekniko de porcelanaĵa fabrikado. En la regperiodo de imperiestro Kangxi oni kreis teknologion de pulvora farbo, kio faris la koloron de la porcelanaĵoj tre milda. Poste la teknologio de porcelanaĵoj pli multe progresis, kio markis la altan nivelon de la porcelana produktado de Ĉinio.

 

Kvietigo de Hŭajhe-rivero (Ĉinstila pentraĵo farita de Ĝaŭ Ĉeng en 1651)

 

PROSPERIĜO DE URBOJ

 

    La urboj en Ĉing-dinastio estis pli prosperaj ol tiuj en Ming-dinastio. En la baseno de Jangzi-rivero de Wuhan ĝis la marbordo, aperis multaj industriaj kaj komercaj urboj. Nankino situas tuj ĉe la rivero kaj estis favorata de tre facila trafikado. En la urbo estis dekoj da ĉefaj kaj centoj da malgrandaj stratoj, kie koncentriĝis multaj butikoj kaj metiejoj. En la komenco de la 19-a jarcento ĝia loĝantaro superis 300 000. Alia urbo Wuxi estis centro de kotonaj ŝtofoj kaj Suzhou komerca centro. En norda Ĉinio estis prosperaj urboj Tianjin, Jinan, Kaifeng kaj Taiyuan. Ankaŭ la urboj Foshan de Guangdong-provinco, Hankou de Hubei-provinco, Zhuxianzhen de Henan-provinco kaj Jingdezhen de Jiangxi-provinco estis tre famaj.

 

    Pekino estis la komerca centro de la tuta lando por han-nacio kaj nacimalplimultoj. Ceramikaĵoj, silkaĵo, ŝtofo, greno, teo kaj aliaj estis pogrande aĉetataj de nacimalplimultoj, dume iliaj zibelaj feloj, ginsengo, krokuso, tibeta incenso estis vendataj sur la merkato de Pekino. Tiam en Pekino oni establis gastejojn speciale por komercistoj de nacimalplimultoj.

 

Teksado (Ĉinstila pentraĵo farita de Pan Hua en 1696) 

 

    Disvolviĝis ankaŭ eksterlanda komerco. Post repreno de Taiyuan, imperiestro Kangxi likvidis blokadon al la maroj kaj la komercistoj estis permesataj negoci eksterlande. Marŝipoj de Kantono ofte veturis al Japanio kaj landoj de sudorienta Azio. En la regperiodo de imperiestro Qianlong Ĉinio eksportis ĉiujare 150 tunojn da silko. Grandkvante eksportiĝis ankaŭ porcelanaĵoj, kotonaj ŝtofoj, farmaciaj drogoj, feraj kaldronoj kaj samtempe importiĝis kotono, lanaĵoj, parfumoj kaj diversaj metiartaĵoj.

 

Burĝono de kapitalismo

 

    En negoco multe da komercistoj akumulis por si grandan sumon da mono, el kiuj iuj gajnis kelkcent mil taelojn da arĝento kaj iuj eĉ milionojn. Tiel formiĝis granda komerca kapitalo. Iuj grandaj komercistoj profitis unu-jare kelkdek mil taelojn da arĝento. Tiutempe la plej grandaj komercistoj kun privilegio okupiĝis ĉefe pri sala komerco, salaj kambioj aŭ pogranda varo-trans-portado. Aliaj ordinaraj komercistoj investis sian kapitalon al metioj por funkciigi metiejojn, aŭ pruntedoni sian kapitalon al metiistoj por aĉeti ĉiujn iliajn produktaĵojn. Diversformaj turniĝoj de komerca kapitalo en industrian kapitalon stimulis disvolviĝon de metioj kaj kreskon de burĝono de kapitalismo. Sed la kapitalismo de Qing-dinastio estis limigita de la malgranda sumo de kapitalistoj kaj katenita de la restaĵo de feŭdismaj produktaj rilatoj. La tiama ekonomia strukturo de la socio estis bazita sur aŭtarcia natura ekonomio. La dungitoj suferis de superekonomia kateno kaj en iuj lokoj eĉ kruelan korpan persekutadon de la dungintoj.

 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments