El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio postulas Japanion haltigi ĉian provokadon

| 2013-07-19
Bookmark and Share

 

 Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio

 

    La 17-an de julio en Pekino Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke la ĉina registaro daŭre prenos necesajn rimedojn por konservi sian suverenecon super la insulo Diaoyu. Ĉinio urĝas la japanan registaron serioze vizaĝi al la historio, respekti ĝin, haltigi defian parolon kaj agadon por solvi per dialogo la problemon pri la insulo Diaoyu.

 

    Laŭ raporto, la japana ĉefministro diris, kiam li vizitis Okinawa-insulon, ke ofte okazis provokaj aktivadoj al japanaj teritorio, maro, aero kaj suvereneco, kaj samtempe ĉinaj ŝipoj ĉiam proksimiĝas al la insulo Diaoyu kaj la apuda maro. Li faris la parolon, ke la insulo Diaoyu estas parto de la japana teritorio kaj ĝi neniam kompromisos.

 

    Hua Chunying diris, ke de antikveco la insulo Diaoyu kaj la apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio, kaj super ili Ĉinio posedas nedisputeblan suverenecon. La ĉina registaro daŭre prenos necesajn rimedojn por konservi sian suverenecon super la insulo Diaoyu, kaj urĝas la japanan registaron serioze vizaĝi al la historio, respekti ĝin, haltigi defian parolon kaj agadon por solvi per dialogo la problemon pri la insulo Diaoyu.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments