El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Revolucia Movado de Taiping-a Ĉiela Regno

| 2013-07-18
Bookmark and Share

 

 

 

    La Revolucia Movado de Taiping-a Ĉiela Regno, gvidata de Hong Xiuquan meze de la 19-a jarcento, estas la plej grandskala kamparana revolucia milito en la historio de Ĉinio.

 

    Hong Xiuquan estis progresema persono de Ĉinio kiu la plej frua sin turnis al okcidentaj landoj por serĉi veron. En januaro de 1814, li naskiĝis en kamparana familio de Huaxian-gubernio de Guangdong-provinco. En sia infaneco li estis jam laborema kaj legema. Li laboris kiel instruisto de privata lernejo de la vilaĝo ekde sia 16-jara aĝo kaj profunde konis la suferojn de la popolo. La malluma regado de Qing-dinastio, la seriozaj sekvaĵoj de la malvenko de la Opia Milito kaj precipe la plej fruaj invadoj de eksterlandaj potencoj al la regiono Guangdong, ĉio ĉi tio incitis la popolanojn al kontraŭstaro, kaj ankaŭ la ribelemon de Hong Xiuquan, ke li decidis fari revolucion kontraŭ Qing-dinastio, la lakeo de imperiistoj.

 

    En la jaro 1843, Hong Xiuquan kaj Feng Junshan, lia kunlerninto, starigis "Kultan Societon al Dio" por ĵeti ĉiujn aĉulojn en la inferon. Poste li skribis artikolojn por propagandi revolucian teorion kontraŭ feŭdismo. Li rigardis demonoj ĉiujn feojn, bodisatvojn, Konfuceon, Monfuceon kaj la imperiestrojn de Qing-dinastio, kaj vokis la popolon renversi ilin. Sub la nomo de misiisto Feng Junshan propagandis la revolucian teorion al malriĉaj kamparanoj kaj lignokarbistoj en Zigingshan-regiono de Guangxi, por disvolvi la revolucian forton. Kaj dum la batalo kontraŭ bienulaj trupoj, iom post iom formiĝis gvida kerno kun Hong Xiuquan kiel estro kaj Feng Junshan, Jang Xiuqing kaj Xiao Chaogui kiel vicestroj.

 

    En la somero de 1850, Hong Xiuquan ordonis, ke la membroj de la "Kulta Societo al Dio" kolektiĝu en la vilaĝo Gintian de Guiping-gubernio de Guangxi. En la 11-a de januaro, 1851, Hong Xiuquan kaj liaj kunbatalantoj direktis la membrojn al ribelo en Jintian-vilaĝo kaj deklaris stariĝon de la Taiping-a Ĉiela Regno kun Hong Xiuquan kiel ĝia Tian Wang (Ĉiela Reĝo). Terurita de la kamparana insurekcio, la registaro de Qing-dinastio tuj sendis grandan nombron da armeanoj por fari ĉirkaŭekstermon al ili. Post malfacila luktado la Taiping-a armeo trarompis la ĉirkaŭekstermon kaj marŝis norden de Guangxi. Ili severe subpremis reakciajn ŝtatajn oficistojn kaj bienulojn kaj bruligis kampatestojn kaj ŝuldatestojn ĉie, kien ili venis, kaj ricevis varman akcepton kaj subtenon de la popolo. Multaj amasoj aliĝis al la insurekcia armeo, kaj ĝi havis jam 500,000 personojn en januaro de 1853, kiam ĝi konkeris la urbon Wuhan. En februaro de la sama jaro Taiping-a armeo marŝis de Wuhan orienten laŭlonge de Jangzi-rivero al Nankino. Anstataŭ rezisto, la Qing-dinastiaj armeanoj forfuĝis panike forlasante urbojn kaj kirasojn. Post iom pli ol unu monato la insurekcia armeo jam atingis Nankinon. En la 19-a de marto ĝi disrompis urbopordegon per mino, mortigis la gubernatoron kaj 20,000 armeanojn de Qing-dinastio, kaj fine okupis Nankinon. Ili alinomis ĝin Tianjing (Ĉiela Ĉefurbo), kiel ĉefurbon de la Taiping-a Ĉiela Regno.

 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments