El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova kantdanca dramo Liu San Chieh prezentita en Malajzio

| 2013-07-17
Bookmark and Share

Sceno de la nova kantdanca dramo Liu San Chieh

 

     La 15-an de julio estis mirinde prezentita la nova kantdanca dramo Liu San Chieh en Kuala-Lumpuro, la ĉefurbo de Malajzio. Ĝin organizis la Malajzia Asocio pri Kulturoj kaj Artoj de Malajzio kaj Ĉinio kaj ĝin prezentis la ĉina trupo de Cajdjaŭ-opero* de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono.

 

    La filma versio de Liu San Chieh estis populara en diversaj landoj de sudorienta Azio en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Kaj sur tiuvespera scenejo, la bela kantarto kaj lerta ludo de Wang Yuxin, la ĉefa aktorino, kaj mirinda aranĝo de la scenejo elvokis la memoron de multaj spektantoj, precipe tiun de la pli aĝaj, aplaŭdoj preskaŭ ne ĉesis dum la prezentado.

 

    Chen Kaixi, estro de la menciita asocio, diris, ke la kantdanca dramo Liu San Chieh estas trezoro de la kulturo de la ĉina nacio, samtempe ĝi estas klasika muzikaĵo de ĉinstila muziko en la ĉina historio, neniu povas enuiĝi, eĉ se oni ĝin spektis centojn da fojoj. Li esprimis, ke la asocio daŭre klopodos por plimultigi la kulturajn interŝanĝojn inter Malajzio kaj Ĉinio kaj por plifortigi la amikecon inter la popoloj de la du landoj, la asocio sin streĉos por enkonduki pli multajn klasikajn muzikaĵojn de Ĉinio al la malajziaj spektantoj.

 

     La menciita trupo faros ankaŭ 2 prezentadojn respektive en du universitatoj de Malajzio en la 17-a kaj la 18-a de la kuranta monato. La kolektita mono estos uzata por subteni la ĉinlingvan edukadon kaj kulturajn aferojn de ĉindevenuloj en la loko.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Klarigo :

* Cajdjaŭ-opero, loka opero de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments