El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipinoj rifuzis diskuti pri la problemo pri la Suda Maro

| 2013-07-17
Bookmark and Share

 

 Hua Chunying

 

     La 15-an de julio la filipina ministerio pri eksteraj aferoj deklaris, ke Filipinoj ne eblas havi duflankan interkonsiliĝon kun Ĉinio pri la problemo de la Suda Maro.

 

     Antaŭe en iu kunveno okazinta en Belgio la filipina ministro pri eksteraj aferoj mallaŭdis Ĉinion pri la problemo pri la Suda Maro, kaj diris, ke Filipinoj jam havis ĉian mezuron politikan kaj diplomatikan por pace solvi la problemon, sed nun ili povas nur solvi ĝin laŭ la internacia leĝo.

 

     Pri lia parolo, Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la starpunkto de Ĉinio pri defendo de la suvereneco super la teritorio kaj mara intereso estas firma, kaj Ĉinio ĉiam klopodas por solvi la disputon per la duflankaj traktado kaj interkonsiliĝo. Ĉinio ne akceptas la arbitracion petitan de Filipinoj pri la problemo pri la Suda Maro. La diraĵo de Filipinoj ke ili "jam havis ĉian mezuron politikan kaj diplomatian por pace solvi la disputon" estas malvera.

 

     Hua Chunying diris, ke Ĉinio kelkfoje sugestis al Filipinoj, ke la du flankoj povas revivi la nunan interkonsiliĝan sistemon aŭ konstrui la novan, sed la filipina flanko neniam respondis pri tio. La rifuzo de Filipinoj al Ĉinio pri la interkonsiliĝo kaj ties mallaŭdo pri Ĉinio malhelpas solvadon de la problemo. La ĉina flanko urĝas al Filipinoj ĉesigi malveran parolon kaj malĝustan agon por frue havi interkonsiliĝon inter la du flankoj por solvi la disputon.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments