El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ŝokita de parolo de Shinzo Abe

| 2013-07-10
Bookmark and Share

 

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, en la regula gazetara konferenco  

 

    La 8an de julio s-ino Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio estas ŝokita de la parolo de la japana ŝtatgvidanto pri la kompreno de la koncerna historio.

 

    Iu raportisto demandis, ke raportis la Novaĵ-agentejo Kyodo, ke en la 7a de julio, parolante pri la kompreno de la historio, japana ĉefministro Shinzo Abe atentigis, ke ĉiuj landoj fieras pri siaj propraj historioj, kaj reciproka respekto estas tre grava; estas erare, ke oni prenas historian problemon kiel diplomatian karton, kaj kian komenton Ĉinio havas pri tio?

 

    Hua Chunying diris, ke hieraŭ estis la 76a datreveno de la "Evento de la 7a de julio" -- komenciĝo de la japana invad-milito kontraŭ Ĉinio; estas sendube, ke invado, ekspansio kaj koloniado de la japana militarismo kontraŭ ĝiaj aziaj najbaroj alportis severan damaĝon al la tieaj popoloj; la pruvoj estas evidentaj kaj la historia verdikto neniel permesas al renversiĝo; ĝusta sinteno de Japanio al la historio ne devas esti senprincipe "fiera", sed devas serioze alvizaĝi al kaj introspekti pri la historio de la agresado kaj ĉesi preni la historian problemon kiel ilon eksciti kaj vundi la senton de la suferintoj en aziaj landoj; Ĉinio denove admonas al Japanio serioze aŭskulti justan voĉon de la internacia komunumo kaj honeste alfronti la historion.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments