El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio respondis demandon de raportisto pri kontraŭleĝa "restado" de la filipina militŝipo ĉe la rifo Ren'ai.

| 2013-07-03
Bookmark and Share


Hua Chunying

 

    La 1-an de julio en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, iu raportisto demandis, ĉu la daŭra plimultigo de la militaj fortoj de Ĉinio ĉe la insulo Huangyan kaj la rifo Ren'ai en la speciala ekonomia zono de Filipinoj kaŭzos minacon al la penado por konservi la pacon kaj sekurecon sur la maroj de la regiono. Responde al la demando Hua Chunying, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon super la insularo Nansha kaj la apudaj marareoj, kaj ĝi daŭre senŝanceliĝe konservos la suverenecon, rajtojn kaj interesojn de sia lando. Ŝi diris ankaŭ, ke estas firma kaj neŝancelebla la starpunkto de Ĉinio por konservi la pacon kaj stabilecon de la marareoj ĉe la insularo Nansha.

 

    Hua Chunying diris, ke la fakto pruvis, ke la eventoj okazintaj sur la Suda Maro en la lastaj jaroj ne estis kaŭzitaj de Ĉinio. En la pasinta jaro Filipinoj atakis ĉinajn fiŝkaptistojn per militŝipoj en la marareo de la insulo Huangyan kaj per tio ĝi provokis la eventon ĉe la insulo Huangyan. Ĉi-jare ĝi intencis konstrui fiksajn ekipaĵojn ĉe la rifo Ren'ai , kie ĝia militŝipo kontraŭleĝe "restas".

 

    Hua Chunying diris ankaŭ, ke post "restado" de la filipina militŝipo ĉe la rifo Ren'ai en la jaro 1999 Ĉinio multfoje kontaktiĝis kun Filipinoj kaj postulis ĝin kiel eble plej rapide fortreni la ŝipon. Filipinoj klare esprimis al Ĉinio, ke ĝi portempe ne povis fortreni la ŝipon pro "manko de pecoj". Ĝi esprimis ankaŭ, ke Filipinoj ne volas fariĝi la unua lando, kiu malobservis la Deklaracion pri Agoj de Diversaj Flankoj en la Suda Maro, kaj pro tio la "restado" de la filipina militŝipo ne signifas okupon al la rifo Ren'ai. Hua Chunying diris, ke Ĉinio havas sufiĉe da sincereco kaj pacienco, kaj daŭre klopodos por bone solvi rilatajn disputojn per dialogoj kaj traktoj laŭ la spirito de la Deklaracio pri Agoj de Diversaj Flankoj en la Suda Maro. Sed se iu lando elektos kontraŭecon, tio kondukos ĝin al senelirejo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments