El Popola Ĉinio>头条新闻>

Park Geun-hye faris prelegon en la universitato Tsinghua

| 2013-07-01
Bookmark and Share


Park Geun-hye prelegas en la universitato Tsinghua. 
 

Park Geun-hye vizitas argilajn figurojn de militistoj kaj ĉevaloj. 

 

    Matene de la 29-a de junio prezidento de la Korea Respubliko Park Geun-hye, kiu faras viziton en Ĉinio, en la universitato Tsinghua faris prelegon kun la temo "La vojaĝo por plifortigi reciprokan fidon inter Koreio kaj Ĉinio kaj kune krei la novajn 20 jarojn". Ŝi ĉine komencis kaj finis sian prelegon. Ŝi parolis pri kulturoj kaj revoj de la du landoj, pri la estonteco de la Korea Duoninsulo kaj tiu de la Nordorienta Azio. Ŝi ankaŭ kuraĝigis la junulojn per siaj propraj spertoj. Ŝia 20-minuta prelego gajnis 11 varmajn aplaŭdojn de la aŭskultantoj.

 

    Parolante pri la rilatoj inter la landoj de la Nordorienta Azio, Park Geun-hye opinias, ke oni devas plifortigi reciprokajn fidojn inter la landoj por komune venki malfacilojn.

 

    Park Geun-hye diris, ke nuntempe la dulandaj kulturoj kun tre longa historio estas prezentitaj per "furoro de la ĉina lingvo" en Koreio kaj per "ondo el Koreio" en Ĉinio. Ŝi diris: "Mi opinias, ke oni povos vere intimigi reciprokajn rilatojn kaj fariĝi amikoj per kultura resonanco." Ŝi diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Koreio havas profundajn kulturajn rilatojn kaj oni devas domaĝi la rilatojn.

 

    En la fino de sia prelego Park Geun-hye parolis ankaŭ pri kulturoj. Ŝi ĉine diris: "Mi esperas, ke la dulandaj junuloj plue antaŭenpuŝos la rilatojn inter la du landoj per kulturaj interŝanĝoj. Mi deziras al vi belan estontecon."

 

    Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio, tiuj inter la Korea Popoldemokratia Respubliko kaj la Korea Respubliko kaj pri la estonteco de la Nordorienta Azio, Park Geun-hye diris: "Profundigo de la reciproka fido inter la popoloj kaj gvidantoj de la du landoj utilos al pliintimigo de la rilatoj inter la du landoj."

 

    Post la prelego Park Geun-hye vizitis Xi'an, inspektis la kompanion Samsung kaj aliajn koreajn entreprenojn en Xi'an, kaj vizitis argilajn figurojn de militistoj kaj ĉevaloj en la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a. K. -- 207 a. K.). Posttagmeze de la 30-a de junio Park Geun-hye finis sian viziton en Ĉinio kaj flugis al Koreio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments