El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping parolis kun la tri kosmonaŭtoj de Shenzhou-10

| 2013-06-25
Bookmark and Share


Xi Jinping (en la liva kaj supra bildo) parolas kun la tri kosmonaŭtoj de Shenzhou-10. 

 

    Antaŭtagmeze de la 24-a de junio Xi Jinping, ŝtata prezidanto de Ĉinio, venis al la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino kaj faris sendratan parolon kun la tri kosmonaŭtoj de la kosmoŝipo Shenzhou-10, kiuj nun plenumas siajn taskojn en la cel-spacoveturilo Tiangong-1. Xi Jinping diris, ke la paŝoj al la kosmo de ĉinoj fariĝos pli kaj pli rapidaj kaj larĝaj pro la senĉesa disvolviĝo de la spacofluga afero de Ĉinio.

 

    Li diris al la kosmonaŭtoj: "Ni trankviliĝas pro viaj bonstatoj de ĉiuj flankoj, antaŭ kelkaj tagoj vi tri gvidis kursojn en la kosma spaco al tutlandaj lernantoj, tio estas signifoplena. Sume 60 milionoj da lernantoj el 80 mil lernejoj partoprenis en la kurson, kaj la kurso ludos bonan rolon en la kulturado por la lernantoj pri iliaj scienca konscio kaj esplora interesiĝo pri la kosma mistero.

 

    Xi Jinping esprimis, ke la ĉi-foja spacoflugado prezentas bravecon kaj kuraĝecon de la kosmonaŭtoj, tiaj valoraj karakteroj estas samtempe inspiro por la tutlanda popolo. "Ni esperas, ke vi ĉiuj bone kunlaboros kaj sukcese plenumos la sekvajn taskojn! Ni ĉiuj atendas viajn revenojn en Pekino!"

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments