El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La fondiĝo kaj pereo de la Suda Song-dinastio

| 2013-05-03
Bookmark and Share

    Post la pereo de la Norda Song-dinastio, Ĝaŭ Goŭ, pli juna frato de imperiestro Ĉinzong, surtroniĝis en 1127 kaj prenis Lin-an (la nuna Hangĝoŭ, ĉefurbo de Ĝeĝjang-provinco) kiel sian ĉefurbon. En la historio oni nomis lin Gaŭzong kaj lian regpotencon Suda Song-dinastio.

 

    Gaŭzong neniam havis volon repreni la jam perditan teritorion kaj rezisti kontraŭ la atako de la armeo de Ĝin-regno, sed celis sole gardi sian kortegon. Tamen la vastaj popolamasoj subpremataj en norda Ĉinio organiziĝis unuj post aliaj por rezisti kontraŭ Ĝin-regno.

 

    Aktive sin ĵetis en la rezistadon kontraŭ la armeo de Ĝin-regno ankaŭ iuj patriotaj generaloj de la Suda Song-dinastio, inter kiuj Jŭe Fej estis la plej fama.

 

    Nevenkebla la armeo de Jŭe Fej

 


Jŭe Fej

    Jŭe Fej (1103-1142 p. K.) naskiĝis en familio de malriĉa kamparano de Tangjin-gubernio, Henan-provinco. Legendo diris, ke jam de sia infaneco li estis patriotisme edukata de sia patrino, kiu tatuis sur lia dorso kvar ĉinajn ideografiaĵojn kun signifo "lojale servi al la patrolando". Jŭe Fej soldatiĝis en sia aĝo de 20 jaroj. Li brave batalis kaj faris multajn meritojn en milito. Kiam li aĝis pli ol 30 jarojn, li jam fariĝis grava generalo de la dinastio. Li edukis siajn subulojn, dirante, ke "la civilaj oficistoj ne strebu al mono kaj la generaloj ne timu morton", la militistoj "ne malkonstruu domojn eĉ en mortiga frosto kaj ne prirabu eĉ en malsatego". Antaŭ ĉiu batalo ĉirkaŭaj popolanoj memvole transportis proviantojn al liaj trupoj. En la dekkelkaj jaroj post la fondiĝo de la Suda Song-dinastio, liaj trupoj gravege batis la malamikojn, ke la lastaj terure timiĝis eĉ je aŭdo pri ilia alveno. Ankaŭ liaj malamikoj vole-ne-vole admiris, ke lia armeo estas nevenkebla.

 

 La venko de la armeo de Jŭe Fej skuis la tutan landon. La popolanoj en la loko okupata de la armeo de Ĝin-regno organiziĝis en rezistajn trupojn, tenante la flagon de Jŭe Fej kaj atendis alvenon de la armeo de la dinastio por kune ataki la armeon de Ĝin-regno kaj repreni la perditan teritorion.

 

 Kiam la armeo de Jŭe Fej brave batalis kontraŭ la malamikoj kaj donis al ili pezan baton, la kortego de la Suda Song-dinastio kaŝe faris serion da intrigoj por nuligi la venkon.

 

    Naciperfidulo Ĉin Guj

 

 Ĉin Guj, ĉefministro de la Suda Song-dinastio, estis spiono de Ĝin-regno. Li kaj imperiestro Gaŭzong jam delonge komplotis por peti paciĝon de Ĝin-regno. La kortego de Ĝin-regno sciigis Ĉin Guj pere de sia sekreta sen-dito: "Nepre mortigu Jŭe Fej por paciĝi!" Obeante la fiintencon de la malamikoj Gaŭzong kaj Ĉin Guj en la daŭro de unu tago sendis 12 urĝajn ordonojn, ke Jŭe Fej tuj retiru sian armeon. Informiĝinte pri tio, soldatoj kaj popolanoj baris la vojon al Jŭe Fej kaj ploregis por restigi lin. Li tamen opiniis, ke la imperiestra ordono estas nemalobeebla. En indigno kaj domaĝo li diris: "La dekjara venko detruiĝas hodiaŭ!"

 

 Reveninte al la ĉefurbo Jŭe Fej estis senigita je komandrajto, kaj kalumniita kiel perfidulo kaj enkarcerigita. Ĉin Guj ordonis siajn favoratojn torturi Jŭe Fej, por ke li kulpigu sin pri perfida krimo. Jŭe Fej demetis sian supran veston kaj nudigis la dorson surhavantan la ĉinajn ideografiaĵojn. Ne akirinte ian ajn atestaĵon pri perfidado de Jŭe Fej, Ĉin Guj sekrete ekzekutis lin pro falsa kulpigo. Tiam Jŭe Fej estis nur 39-jara. Por rememori tiun patriotan generalon posteuloj konstruis por li tombon kaj templojn en Hangĝoŭ, Tangjin kaj aliaj lokoj kaj muldis genuantajn ferajn figurojn de Ĉin Guj kaj liaj kunkrimuloj, kiuj intrige mortigis Jŭe Fej, kaj metis ilin antaŭ liaj tombo kaj temploj. Tiuj ĉefkrimuloj estas eterne riproĉataj de la popolo.

 

    Pereo de Ĝin-regno

 

 Kiam la armeo de Ĝin-regno agresis foje-refoje la Sudan Song-dinastion kaj prirabis ĝian popolon, post la dorso de Ĝin-regno leviĝis pli potenca mongola nacieco. La mongoloj plurfoje venkis Ĝin-regnon kaj la lasta devigite translokis sian ĉefurbon de Janĝing (la nuna Pekino) al Bjanĝing (la nuna Kajfeng).

 

 En 1232 p. K., la mongoloj ekstermis la elitan armeon de Ĝin-regno ĉe la monto Sanfeng (en la nuna Juŝjan-gubernio de Henan-provinco) kaj baldaŭ sieĝis ĝian ĉefurbon. Nur tiam la regantoj de Ĝin-regno volis alianciĝi kun la Suda Song-dinastio por rezisti kontraŭ la mongoloj. Sed tiam la Suda Song-dinastio kaj la mongoloj havis interkonsenton por pereigi Ĝin-regnon.

 

 En la sekvanta jaro la aliancitaj armeoj de la mongoloj kaj la Suda Song-dinastio kune sieĝis Cajĝoŭ (la nuna Ĵunan-gubernio de Henan-provinco) kaj pereigis Ĝin-regnon en 1234 p. K.

 

    Pereo de la Suda Song-dinastio

 


Ŭen Tjanŝjang

 Konkerinte Ĝin-regnon, la mongoloj komencis ataki la Sudan Song-dinastion. En la bataloj ili renkontis bravan reziston de siaj rivaloj. En 1259 p. K. ĉe Heĝoŭ (la nuna Heĉŭan-gubernio de Siĉŭan-provinco) la mongolan ĉefon Mongo Ĥano trafis kanono de la armeo de la dinastio. Pro la morto de sia estro la mongoloj retiriĝis. En 1267 p. K. la mogola armeo invadis suden kaj sieĝis Ŝjangjang (en la nuna Hubej-provinco). La garnizonanta armeo de la Suda Song-dinastio obstine defendis la urbon ses jarojn sen ekstera helpo kaj perdis ĝin en 1273 p. K. La mongoloj fondis Jŭan-dinastion en 1271 p. K. La armeo de Jŭan-dinastio moviĝis orienten laŭ Jangzi-rivero, konkeris la ĉefurbon Lin-an. Imperiestro Gongdi kapitulacis. Sed liaj korteganoj Ŭen Tjan-ŝjang, Lu Ŝiŭfu kaj aliaj daŭrigis la rezistadon kaj sinsekve surtronigis du princojn.

 

 Ŭen Tjanŝjang kaj lia armeo faris firmajn batalojn kaj fine estis venkitaj, Kaj Ŭen estis kaptita. Generaloj de Jŭan-dinastio ĉiamaniere klopodis kapitulacigi lin. Tamen Ŭen respondis per poemo, kies lastaj versoj legiĝas jene: "Ja kiu iam povis savi sin de l' fato morti? Fidela koro mia brilu en la historio." Ŭen estis eskortita al Dadu (la nuna Pekino), la ĉefurbo de Jŭan-dinastio, tie li firme rifuzis kapitulacon, spite de ĉia minaco kaj allogo de la imperiestro de Jŭan-dinastio, kaj ĉiam tenis sin fidela al Song-dinastio. Li estis mortigita en 1283, en la aĝo de 47 jaroj. Li, same kiel Jŭe Fej, fariĝis modelo de patriotisma eduko por la posteuloj.

 

 En 1279 la armeo de Jŭan-dinastio konkeris Jaŝan (en la suda parto de la nuna Gŭangdong-provinco), Lu Ŝiŭfu sin ĵetis en maron, dorsportante la malgrandan imperiestron Ŭej-ŭang. Tiel pereis la Suda Song-dinastio kaj Ĉinio estis reunuigi-ta de Jŭan-dinastio.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments