El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Bai Juyi, granda realisma poeto de Tang-dinastio (II)

| 2013-03-27
Bookmark and Share

    En la meza periodo de Tang-dinastio estis damninda "palaca foiro" aparte starigita por la kortego. La palaco sendis eŭnukojn aĉeti en ĝi, sed fakte ili tie rabis. La popolanoj de la ĉefurbo Ĉang'an multe suferis de tio. Bai Juyi kuraĝe verkis la poemon "La Karbovendisto Maljuna", kies lancopinto direktis sin rekte al la imperiestro kaj eŭnukoj. La poemo sukcese modlis la figuron de maljuna lignokarbisto.

 

"Sur lian vizaĝon ŝmiradas ŝminkaĉon ĉiutage la polvo kaj fumo.

Kaj fingroj la liaj je karbo similaj; l' tempioj— je blanko de prujno."

 

Li deziregis vendi sian karbon je alta prezo:

 

 

"La tromaldikeco de lia vestpeco elvekas kompaton nun-hore,

Sed ne prezo-falon de karbo.ja malon de varm' li preferas tutkore."

 

Sed la rezulto estis

 

"Tul-peco tri-klafta, ŝtof-peco silktafta nur longa je unu dekfuto,

Sur kornojn de l' bovo kroĉitas—jen ŝtofo por pagi la karbon en tuto."

 

 

    Tiele lia ĉaro da lignokarbo estis forrabita. En la poemo ne estas riproĉo nek komentario, sed la indigno de la poeto kaj lia simpatio al la laboranta popolo klare esprimiĝas.

 

    Estas menciindaj la du sentimentalaj poemoj de Bai Juyi "Eterna Bedaŭro" kaj "Bivo". Ili estas la plej eminentaj el la verkoj de Bai Juyi. "Eterna Bedaŭro" priskribas la amon inter Li Longĝji (685-762), imperiestro de Tang-dinastio kaj lia favorata edzino Jang Juhŭan. Li Longĝji estis imperiestro dum 50 jaroj en la ĉina historio kaj ankaŭ kaŭzanto de la ribelo de An Luŝan kaj Ŝi Siming en Tang-dinastio. Tial la poemo montras kaj ironion kontraŭ li kaj simpation al li. La unua duono de la poemo senkompate ironias kontraŭ lia diboĉado kaj lia damaĝo al la ŝtato, la unua verso estas:

 

    "L' imperiestro de Han[1] deziregas belulinon," poste la poemo diras:

 

"En sunleviĝo ili sentas, ke la nokto kurtas,

De tiam li matene ne plu faras aŭdiencon."

 

    La dua duono priskribas la fidelan amon inter la imperiestro kaj lia edzino Jang Juhŭan, la profundan bedaŭron kaj sopiron de la imperiestro post kiam Jang Juhŭan estis strangolita en la ribelo. En ĝi legiĝas:

 

"Smeraldis la riveroj de Ŝu[2] kaj i montar' safiris.

Tagnokte la imperiestro pri l' edzin' sopiris.

Ĉagrenis lin la lun' vidata en noktej' dum fuĝo,

Tintad' tjema-a[3] en pluvnokto lian koron ŝiris.

......

Senŝanĝaj trovis li palace, post retrovojaĝo,

En Tajje[4] lotusflorojn ĉarmajn kiel ŝia vizaĝo

Kaj salikfoliojn en Ŭejjang[5] similajn al ŝiaj brovoj.

Kiel li povus ne eklarmi ĉe tia pejzaĝo!

......

Meditis la palac'.

Lampiroj flirtis en vespero.

Maldormis li tutnokte sola ĉe lum' de kandelo.

Longlongis nokt', malhaste sonis sonoril', tamburo[6].

Tagiĝos jam?

Ankoraŭ brilis la Arĝent-rivero[7]."

 

    La poemo rakontis ankaŭ, ke Jang Juhŭan sopiras la imperiestron siaflanke. En fea lando ŝi estis soleca. Kiam ŝi vidis la senditon de la imperiestro, ŝi ekmemoris sian ĵuron al la imperiestro kaj sentis la eternan bedaŭron ĉe la adiaŭo neforgesebla:

 

"Je l' adiaŭo ŝi kun zorgo faris jen parolon,

En kiu estis ĵuro, kiun sciis nur du koroj:

'La sepan de l' monato sepa en Longviva Halo,

Ni en noktmezo amflustrados dum kvieta horo.

Ni estu par de amobirdoj en la firmamento

Aŭ branĉoj ame interligaj sur la kontinento.

'Ja finon havos la ĉielo, same ankaŭ T tero,

Neniam finon havos ja ilia bedaŭr-sento!"

 

    Tiu realisma kaj romantika eposo en brilaj versoj estas spirite viveca kaj intrige animskua. De pli ol mil jaroj ĝi estas multe ŝatata, deklamata kaj adaptita al la teatro por surscenigo.

 

    En 815 p.K. Bai Juyi estis degradita kaj sendita al Ĝjangĝoŭ [8] kiel asistanto de ĝia urbestro. Tiam li kun senlima melankolio verkis la faman eposon "Bivo". Ĝi rakontas: Kantistino de Ĉang'an fama siatempe maljuniĝis kaj kontraŭvole edziniĝis al komercisto kaj ĉie vagis. Ŝiaj bivo-ludo kaj malfeliĉa travivaĵo ekpensigis al la poeto lian propran travivaĵon. Li pretervole eligis suspiron:

 

    "Ni ambaŭ estas malfortunaj homoj en la mondo,do kial interkonatiĝu nepre ĉe l' renkonto!"

 

    La poemo brile priskribas la bivan ludon. La priskribo pri la laŭta, adaĝa, morne malgaja kaj grandioza ludo vivece impresis la legantojn, kvazaŭ ili persone aŭskultus la veran ludon. Ĝi vere estas senprecedence bela priskribo pri muzikaĵo.

 

    Post la degradiĝo al Ĝjangĝoŭ, Bai Juyi deprimiĝis, la konfuceanisma dogmo "vivi kontente laŭ la destino", la taoisma dogmo "sen malgloro en kontenteco" kaj la budhisma dogmo "ĉio estas efemera" iom post iom fariĝis liaj gvidaj pensoj. Pro tio liaj poemoj perdis sian batalspiriton. Li verkis tiutempe grandan nombron da senzorgaj kaj sentimentalaj poemoj. En 846 la poeto mortis de malsano en la urbo Lŭojang, Henan-provinco.

 

    Bai Juyi donis grandan atenton al kompilado kaj ordigo de siaj poemoj. Li postlasis pli ol 3 000 poemojn, kiuj cirkulis vaste kaj influis multe. Liaj poemoj estas bone konataj ne nur enlande, sed ankaŭ eksterlande. Ili estas lingve simplaj kaj facile kompreneblaj. Laŭdire, verkinte poemon, li unue voĉlegis ĝin al maljunulinoj kaj kontentiĝis nur kiam ili komprenis ĝin. Kvankam ne tute fidinda, la legendo montras, ke liaj poemoj estas facile legeblaj. 

 

    [1]La poeto ĉi tie aludis pri Li Longĝji.

    [2]Ŝu estis en la nuna Siĉŭan-provinco.

    [3]Tjema-o estas tintilo pendanta tegmentrande, kiu tintas en vento.

    [4]Tajje estas nomo de lageto.

    [5]Ŭejjung estis la imperiestra palaco de Han-dinastio. La poeto ĉi tie alndis pri tiu de Tang-dinastio.

    [6]En antikva Ĉinio oni markigis la noktajn horojn per sonorilo kaj tamburo.

    [7]Arĝent-rivero— la Laktovojo laŭ ĉina mito.[8]Ĝjangĝoŭ estas la nuna urbo ĜiŭĴang de Ĝjangŝji-provinco.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments