Kial internaciaj organizoj alte taksas Ĉinion?

| 2017-10-22
Bookmark and Share


    En la kuranta jaro IMF (Internacia Mona Fonduso) 4-foje altigis sian atendon pri la kreskado de la ĉina ekonomio, la Monda Banko kaj ADB (Azia Disvolva Banko) altigis la taksatan valoron pri kreska rapido de la ĉina ekonomio en sia prognozo, kaj ankaŭ IMD (Internacia Instituto por Administra Disvolvo) en sia raporto pri monda konkurenca povo en 2017 metis en la unuaj vicoj de la mondo du indicojn de Ĉinio -- tiuj pri "enlanda ekonomio" kaj "dungado".



    En la 19-a de oktobro Ĉinio publikigis serion da datumoj ekonomiaj, kaj tiuj datumoj ŝajne pravigas la taksojn de tiuj internaciaj organizoj kaj aŭtoritatuloj.


    Laŭ la datumoj publikigitaj de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio, ĉi-jare en la komencaj tri jarkvaronoj MEP (malneta enlanda produkto) altiĝis je 6.9% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro, MEP de la tria trimestro altiĝis je 6.8% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro. La ekonomia kreskado daŭras laŭ mez-alta rapideco: inter 6.7% kaj 6.9% dum la pasintaj naŭ jarkvaronoj.


    Benedict Bingham, la supera reprezentanto de ADB en Ĉinio, diris, ke se konsideri la "elstaran montriĝon" de la ĉina ekonomio ekde la jarkomenco, estas kompreneble ke oni altigis la atendon de la kreskado. Fakte, la tendenco de la stabila kreskado en la pasintaj unu kaj duono jaroj estas sufiĉe ekscita.


    Kiel profitigi la popolon per la fruktoj de reformado kaj disvolviĝo? Kiel harmoniigi la homan vivon kaj la naturon? Kiel kunordigi la disvolviĝon de urboj kaj de la kamparo? Pri tiuj aferoj la ĉina registaro neniam ŝparas siajn klopodojn.


    Essam Sharaf, eksa ĉefministro de Egiptio, diris, ke la fruktoj de Ĉinio en reduktado de malriĉeco kaj urbanizado laŭ lia opinio estas ĝuste la enhavo de la "ĉina revo". "La rapidiĝo de reduktado de malriĉeco kaj de urbanizado reflektas la ekvilibran kaj publik-profitan ekonomian disvolviĝon de la lando", li diris.


    Kiam ĉinaj lokomotivoj kuras sur la Mombasa-Najrobia Fervojo, kiam ĉina-eŭropaj kargotrajnoj atingas Moskvon dek mil kilometrojn for de ĝia deirloko kaj kiam la lernintoj de 16 disvolviĝantaj landoj diplomiĝas de la Instituto de Sud-suda Kunlaboro kaj Disvolviĝo sub la Pekina Universitato... oni povas reale senti ke la pordomalfermita Ĉinio profitigas la mondon.


    Jean-Pierre Raffarin, eksa ĉefministro de Francio, diris, ke en la pasintaj 5 jaroj Ĉinio prenis al si respondecon kiel granda lando, ekzemple fariĝante motoro por antaŭenpuŝi la kreskadon de la monda ekonomio, pli multe kontribuante al la packonservaj agoj de UN kaj tiel plu. Same Ĉinio povas esti modelo ankaŭ el la vidpunkto por pliigi multflankajn dialogojn kaj akceli internaciajn kunagojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments