Ragnar Baldursson intervjuita

| 2017-10-21
Bookmark and Share


    La 26-an de septembro malfermiĝis en Shandong-provinco de Ĉinio la Ekspozicio por Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando kaj tiu por la 100-a Mortodatreveno de L. L. Zamenhof, Kultura Famulo en la Mondo. Kiel grava invitito Ragnar Baldursson, plenrajtigita konsulo de la Ambasadejo de Islando en Ĉinio, estis intervjuita de El Popola Ĉinio.


    El Popola Ĉinio: Lastjare Ĉinio lanĉis la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Ĉu ĉi-flanke Islando havas kunlaborojn kun ĉinaj entreprenoj kaj firmaoj?


    Ragnar Baldursson: La lasta fojo kiam islanda ŝtatestro vizitis Ĉinion estis jam antaŭ 5 jaroj. Tiam la ideo de "La Silka Vojo" ankoraŭ ne estis parto de la ĉina politiko, tamen en la interrilatoj kaj la ideoj, la konceptoj, kaj en enhavo nia kunlaboro kun Ĉinio jam havis rilaton kun tiu koncepto.


    En la (pasintaj) mil jaroj, islandaj komercistoj iris al Turkio kaj interŝanĝis varojn kun la komercistoj kiuj venis el Ĉinio, aĉetis silkon kaj prenis ĝin al Islando. Do, la Silka Vojo jam havas ian tradicion inter Islando kaj Ĉinio. Tamen nun oni parolas kaj ni havis kelkajn kunvenojn por diskuti la eblecojn de la norda aŭ arkta silka vojo. Kaj en futuro ni malfermos novajn vojon aŭ surmaran vojon de ŝipoj, kiuj transiras la Arkton al Islando de Ĉinio. Mi kredas, ke en la venontaj unu aŭ du jaroj Islando povos fariĝi oficiale partnero de ĉinaj entreprenoj en tiu silkvoja kunlaboro. 


    El Popola Ĉinio: Tuj poste okazos la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĉu pri tio vi havas ian atendon?


    Ragnar Baldursson: Jes. Mi ja atendas, ke en tiu partia kongreso la politikaj celoj de Ĉinio dum la venontaj kvin jaroj estos deciditaj. Tiuj kongresoj ĉiam estas tre gravaj por Ĉinio, kaj decidas la futuron tra la venontjaraj vojoj por la ĉina evoluo ekonomia, politika kaj kultura. Lastatempe, de la lastaj dek aŭ dudek jaroj, ne nur ĉinoj atendas tiun partian kongreson, sed (ankaŭ) la tuta mondo. Ĉar, pro la grandiĝo de la ĉina graveco kaj la forteco de la ĉina ekonomio, la tutan mondon influas la ĉinaj decidoj per sia evoluo. Mi atendas tiun kongreson por scii kiel ni en aliaj landoj povos kunlabori kun Ĉinio en la venontaj kvin jaroj.


(Intervjuita de Chen Ji)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments