El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOK havos la unuan inan ĝeneralan direktoron post sia fondiĝo

| 2020-10-10
Bookmark and Share

David Walker, prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), anoncis en la 8-a de oktobro, ke post du konsiliĝoj la membroj de la konsilio decidis, ke la nova ĝenerala direktoro estos elektita el du inaj kandidatoj. Tio signifas, ke MOK havos la unuan inan ĝeneralan direktoron en 25 jaroj post sia fondiĝo.


Yoo Myung-hee (maldekstre), Ngozi Okonjo-Iweala


David Walker diskonigis, ke post la dua konsiliĝo, Ngozi Okonjo-Iweala el Niĝerio kaj Yoo Myung-hee el Korea Respubliko kandidatiĝos por la posteno de ĝenerala direktoro. La fina elektado de la ĝenerala direktoro okazos inter la 19-a kaj la 27-a de oktobro.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments