El Popola Ĉinio>头条新闻>

Intervjuo kun la Profesoro Giancarlo Elia VALORI Pintmanaĝero, unu el la plejaj spertuloj pri ekonomio kaj internacia kunlaboro

| 2020-09-29
Bookmark and Share

Profesoro Giancarlo Elia Valori, italo, estas nuntempe la prezidanto de grava kompanio por industria konsultado, la Internacia Monda Grupo (International World Group, www.internationalworldgroup.it), same kiel honora prezidanto de Huawei Teknologioj - Italio. Profesoro Valori akiris du universitatajn diplomojn en Italio, la unua pri ekonomio kaj komerco kaj la dua pri politikaj sciencoj, krome li akiris pluajn altnivelajn kvalifikiĝojn pri ekonomiaj kaj financaj fakoj en Usono, kie dum iom da tempo li estis asistanto en la Instituto pri ekonomia esplorado de la prestiĝa Universitato de Denver.


Jam konsilisto pri ekonomiaj aferoj kaj por la internacia kunlaboro de registaroj kaj iuj el la ĉefaj italaj kaj eksterlandaj entreprenoj, precipe en la agronutraĵa kaj infrastruktura sektoroj, en kiuj li respondecis pri gravaj gvidaj taskoj, profesoro Valori samtempe kun la industriaj okupoj daŭre sin dediĉas al la akademia kaj intelekta laboro, ĉiam celanta al la tutmondaj krizaj aferoj kaj iliaj eblaj solvoj, en la perspektivo de paca kaj konstrua internacia komuna vivo.


Profesoro Valori havas akademiajn taskojn, por studoj pri paco kaj internacia kunlaboro, en iuj el la plej famaj universitatoj, inkluzive de Universitato Yeshiva de Novjorko, Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj Universitato de Pekino, kie en 1993, dankon al la interesiĝo kaj klopodado de la profesoro estis inaŭgurita la "Ben-Gurion-Centro", kiu ekde tiam kontribuas multe al la disvolviĝo de la bonegaj rilatoj inter la ŝtato de Israelo kaj la Ĉina Popola Respubliko.


Prezidantoj de Italio, de Francio kaj la Monda Konsilio de Pan-afrikanismo ordenis profesoron Valori per la plej altaj honortitoloj pro profesiaj kaj humanecaj meritoj, aldone li estis nomumita de la Unesko “Ambasadoro de Bonvolo". Profesoro Valori estas la aŭtoro de fundamentaj eseoj, kiuj proponas al ni, per ekvilibra aliro kaj scienca metodo, analizojn ĉioentenajn kaj klarvidajn pri la ĉefaj aferoj de nia tempo. Inter ĉi tiuj gravas memori: "La ĉina Vojo - Pasinteco, nuntempo kaj estonteco de giganto de la historio", "Petrolo - La nova geopolitiko de la povo", "Geopolitiko de la nutraĵoj", "Geopolitiko de la akvo" kaj "Geopolitiko de la sano".


El Popola Ĉinio, okaze de la ĉina Nacia Tago, havas la privilegion peti ĉi tiun mondfaman eminentulon pri sia taksado koncerne al iuj el la ĉefaj temoj de nia ĉiutaga aktualeco:


Xi Jinping renkontiĝas kun Prof-ro Giancarlo Elia Valori dum oficiala vizito en Malto, februare 2009.


Sep-dek unu jaroj de Ĉina Popola Respubliko: ĝis hodiaŭ kien atingis Ĉinio, kion ĝi reprezentas en la mondo kaj kiajn perspektivojn vi antaŭvidas por la lando?


Laŭ la plej novaj antaŭvidoj, la ĉina malneta enlanda produktado, jam en krizo, kiel ĉiuj aliaj, ekde la pandemio de KOVIM-19, devus kreski je 1 procento por la tuta jaro de 2020, tiam atingi 8,2 procentojn en la jaro 2021.


Kompare, la usona ekonomio ŝajne malpliiĝos je 9 poentoj kaj la eŭropa ekonomio je pli ol 7 poentoj. Kompreneble, kvankam la okazanta malgraŭvola maltutmondiĝo, Pekino daŭre integrigos sian ekonomion kaj en la ASEAN-areon kaj en la mondon. Okazis parta revoko de la produktivaj ĉenoj kaj valor-ĉenoj en la limojn de Ĉinio, sed ĉiuokaze Pekino hodiaŭ havas la forton kaj la ekonomian dimension daŭrigi, eĉ memstare, tutmondiĝon kaj, mi dirus, ja agi kiel tutmonda ekonomia gvidanto.


Hodiaŭ pli ol 80 procentoj de la tuta ĉina produktiva sistemo ree iĝis produktanta, sed verŝajne la ekonomiaj stimuloj jam planitaj de la Pekina registaro estos ĉefe direktitaj al la ĝisdatigo de la infrastrukturoj, kiel la 5G kaj la retoj por rapida reŝargo de elektraj aŭtoj, poste al aliaj servaj infrastrukturoj kaj al la terciara sektoro, kiuj transformos Ĉinion en post-industrian civilizacion.


Pekino elspezas nuntempe por esplorado kaj novigado 20 procentojn de la totalaj tutmondaj investoj por esplorado kaj disvolvo, same kiel Usono, kaj la sekva ĉina modelo de produktado entenos grandan teknologian komponanton, sed ankaŭ rimarkindan ĝisdatigon de ĝia fabrikadindustrio, precipe uzante interreton, sed ankaŭ celos la ekspansion de la "inteligenta fabrikado".


Prof-ro Giancarlo Elia Valori salutas la ĉinan gvidanton Jiang Zemin.


"La Zono kaj Vojo": kion vi pensas pri ĉi tiu ĉina iniciato kaj ĝiaj ekonomiaj, kulturaj kaj sociaj utiloj? 


Ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" estas probable la plej granda infrastruktura projekto iam imagita en la moderna mondo. Ĝi estas la maniero, kiel jam pensis la prezidanto Xi Jinping, dank’al kiu Ĉinio definitive eliras el la "jarcento de la humiligo" kaj fariĝas granda tutmonda potenco. Aŭ pli ĝuste, ĝi ree iĝas. Certe, hodiaŭ "La Zono kaj Vojo" jam entenas trionon de la tutmonda malneta produktado, sumigante ĉiujn partoprenantajn landojn en ĝi, kaj pli ol duono de la monda loĝantaro interesiĝos pri la iniciato en la estonteco.


Laŭ geostrategia vidpunkto, konsiderante ke la iniciato ĉefe alvenas al la granda eŭropa merkato kaj al la Mediteraneo, de kie ekiris la venecia Marco Polo, ĝi precipe estos minaco al la tergloba potenco de Usono kaj al la 70-jara ligo inter Eŭropo kaj Usono. Kaj Pekino scias tion tre bone. La lukto kontraŭ tio, kion la prezidanto Xi nomas la vaŝingtonan "hegemonismon" estas tial la ŝlosilo por kompreni multajn el la elektoj, inkluzive ekonomiajn, de Ĉinio.


Sed kio estas Ĉinio por la eŭropaj landoj? Ĝi estas multaj aferoj kune: granda ekonomia partnero, tutmonda konkuranto sur la merkatoj kaj ankaŭ por la tipaj produktadoj de iuj eŭropaj landoj, aŭ finfine, lando, kiu volus, laŭ iuj gvidantoj ene de la Eŭropa Unio, inter tiuj plej proksimaj al Usono, negi niajn liberecojn aŭ valorojn. Neniu el ĉi tiuj ideoj estas tute bona, kompreneble: Ĉinio certe estas ege utila ekonomia partnero je tutmonda nivelo, sed ĝi certe ne ofertas rabatojn al la pli malfortaj aŭ pli kompromititaj ekonomioj de la Eŭropa Unio, kiujn prefere Ĉinio invitas integriĝi rapide ene de "La Zono kaj Vojo".


Certe Ĉinio ne estas politika kontraŭulo, nek en Eŭropo nek aliloke, konsiderante ke neniu lando de la Eŭropa Unio havas grandajn interesojn en la areoj rezervitaj al Ĉinio, krom Usono, Ĉinio ne estas danĝero por niaj valoroj kaj nia politika kulturo.


Por Ĉinio, "La Zono kaj Vojo" estas esenca ekonomia kaj geopolitika projekto: la Vojo tenas longdaŭran kaj signifan ekonomian ekspansian nivelon, precipe por siaj teknologie progresintaj produktoj, sed dank’al la iniciato Ĉinio ankaŭ evitas la "insidon de la meza enspezaro", kiu jam ekde iom da tempo estas ebla risko por la lando, aldone pliigas la ekonomion de siaj internaj regionoj kaj finfine kreas sekurec-linion por siaj pli porecaj kaj delikataj landlimoj, tiuj teraj en la okcidenta parto. Aliflanke, dum Ĉinio komercas kun la landoj, kiuj plej multe bezonas likidan monon kaj estas internaj al "La Zono kaj Vojo", eŭropaj kompanioj ankoraŭ havas multajn malfacilaĵojn por aliri la ĉinan merkaton.


Prof-ro Giancarlo Elia valori, kune kun sia patrino, S-ino Emilia Marinelli Valori,  renkontiĝas kun la ĉina gvidanto Deng Xiaoping en Pjongjango, okaze de la memorigo pri la 30-a datreveno de la Korea Demokratia Popola Respubliko, septembro 1978


Oni rimarku, ke en 2018 ĉiuj ambasadoroj de la landoj de la Eŭropa Unio, krom Hungario, subskribis dokumenton, en kiu ili krude polemikis pri "La Zono kaj Vojo", ĉar ĝi estus kontraŭ la eŭropaj principoj pri liberaligo de la komerco kaj ĉar ĝi ankaŭ favorus iujn entreprenojn "subvenciitaj" de la pekina registaro. Tio estas tute erara ideo. Ĉinio subvencias agrikulturan produktadon, iujn pintteknologiojn, iujn "maturajn" produktojn, sed ĝi faras ĝuste tion, kion ĉiuj registaroj faras, kaj ekde multe antaŭ la pandemio.


Pensi, ke la Okcidento ankoraŭ estas la regno de la "nevidebla mano", laŭ la metaforo de la skota ekonomisto Adam Smith, estas tute ne taŭga. Aŭ oni reformas la  Mondan Organizon pri Komerco per serio de reguloj por la necesaj dumtempaj subvencioj, aŭ la monda ekonomio ankoraŭ devos akcepti multajn novajn produktojn, kiuj ekde ĉiam naskiĝis subvenciitaj. Ekonomio sen subvencitaj sektoroj, almenaŭ provizore, ankoraŭ ne estis rimarkita en la historio.


Kompreneble, "La Zono kaj Vojo" estos esenca por Italio, konsiderante ke Ĉinio deziras, ke ĝiaj alvenaj punktoj estu nur Venecio kaj Ateno, kaj la alveno al la Mediteraneo ebligos du novajn geopolitikajn kondiĉojn: la ĉeesto de Pekino inter la grandaj pacperantoj de la regionaj tensioj, sed ankaŭ la startigo de longdaŭra disvolva fazo, kiu alikaze neniam estus estinta en la oportunaj kondiĉoj por malnova kaj malindustriigita zono kiel Eŭropo.


Certe, la tuta Azio hodiaŭ bezonas infrastrukturajn investojn por 26 trilionoj, sed Ĉinio per la iniciato provizos almenaŭ 5,5 trilionojn ĉiujare dum kvin jaroj, la investo estas do optimuma kaj estas la sola ebla mekanismo, kiu povus helpi la ekonomion de la Eŭropa Unio eliri el la stagnado, kiu povus esti centjara.


Prof-ro Giancarlo Elia Valori kun Prof-ro Jia Qingguo, eksa dekano de la prestiĝa Instituto pri Internaciaj Rilatoj de la Pekina Universitato, membro de la Ĉina Popola Politika Konsiliĝa Konferenco kaj gvidanto je la plej altnivelo de la akademiaj rilatoj kun Usono


Ĉinio havas kreskantan rolon en la internacia komunumo. Kion vi opinas pri la laboro, kiun la ĉina registaro faras por malaltigi malriĉecon en la mondo?


Tutunue ni konsideru la ĉinan internan malriĉecon: de 100 milionoj da kamparaj malriĉuloj je la fino de 2012 ĝis 16,6 milionoj je la fino de 2018, sed la plano de Xi Jinping estas tute elimini la malriĉecon antaŭ la fino de 2020, kun iom da probabla prokrasto pro la pandemio. La Monda Banko diris ankaŭ, ke multaj landoj devas lerni de Ĉinio por redukti sian internan malriĉecon. Ekde 1980 ĝis hodiaŭ fakte tri kvaronoj de la monda loĝantaro elirinta el malriĉeco estas ĉinoj.


La pekina strategio ĉi-kaze estas “alcela” forigo de malriĉeco, tio estas preciza kaj funkcia asigno de la kapitaloj, disdonitaj al unuopaj grupoj kaj projektoj, sed ankaŭ multe subtenis la plej malriĉajn landojn sur la terglobo. Dum la pasintaj 60 jaroj, Ĉinio oferis 400 miliardojn da juanoj, tio egalvaloras hodiaŭ je 58.27 miliardoj da usonaj dolaroj, kun pli ol 600.000 homoj utiligitaj en la sektoro de la internacia helpo en 166 landoj kaj internaciaj organizoj.


Kiujn projektojn pri ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Italio vi konsideras reciproke avantaĝaj, prioritataj kaj realigeblaj?


La Memorando pri Interkompreno subskribita de la itala kaj ĉina registaroj, en marto de la jaro 2019, jam klarigas, malgraŭ la neevitebla ĝeneraleco de tia interkonsento, la kadrojn de tiu ĉi kunlaboro: redukto aŭ forigo de la obstakloj rilate al komerco kaj al la investoj; financa kunlaboro, konektebleco inter homoj, verda disvolviĝo.


En Milano estas asocio por interŝanĝoj ene de "La Zono kaj Vojo", kiu estis fondita de ĉinoj loĝantaj en Italio jam unu aŭ du generacion. Ĉe la itala Ministerio pri Ekonomia Disvolvo estas la plenumkomitato por Ĉinio, fondita antaŭ preskaŭ unu jaro, krome ankaŭ estas la Industria Ĝardeno Italio-Ĉinio en Ningbo, ĉe la marborda distrikto de Yuyao. Jam estas aktivaj pli ol cent ital-ĉinaj entreprenoj, por investo de 20 miliardoj da juanoj kaj 12 disvolvaj projektoj. Aldone estas ankaŭ la Scienca Ĝardeno de la Tsinghua-Universitato en kunlaborado kun la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou.


Italio estas la kvina plej granda komerca partnero de Ĉinio en Eŭropa Unio, la tria plej granda importanto de teknologio, la kvara plej granda merkato por ĉina eksportado kaj la kvina plej granda eksportanto al Ĉinio. Tamen la komerca saldo de Italio kun Ĉinio estas negativa ekde 1991: la plej granda deficito iam ajn en nia lando. Ĉinio krome havas pli ol 2 procentojn de la totalo en sia akcia biletujo en dek el la plej grandaj kvotataj italaj kompanioj, kaj 1061 italaj entreprenoj aktivas nuntempe en Ĉinio. Ĉiukaze, la ekonomiaj rilatoj inter Italio kaj Ĉinio troviĝas sur solidaj bazoj.


Prof-ro Giancarlo Elia Valori kune kun la dekanoj de la Pekina Universitato


Vi estis la altvalora konsilanto de pluraj registaroj kaj entreprenoj, italaj kaj alilandaj. Kion vi dezirus konsili nuntempe al la registaroj de Italio kaj Ĉinio por utiligi la tutan eblan potencialon de ilia kunlaboro?


Evitu la spiralon de la nova "malvarma milito". Ekde 2018 ĝis hodiaŭ, kun la usona Nacia Defenda Strategio de tiu jaro, Vaŝingtono parolis pri "strategia konkurenco inter ŝtatoj", kiu kompletigas la kreadon de nova "malvarma milito" inter Usono kaj Ĉinio. Ni tute ne interesiĝas pri ĉi tiu ludo.


Oni bezonos ankaŭ diri tion klare al la usonanoj, kiuj, kiel diris Francesco Cossiga (iam prezidanto de Italio), ĉiam estas atendantaj militoj kaj tiam, kiam ili ekmilitas kontraŭ iu, ili jam ne plu scias kiel eliri el tiu milito. Ni devus ĉiam konsideri la eternan kaj oran principon pri ekstera politiko, ekde Mazarino (itala kardinalo, politikisto kaj diplomato, kiu agis kiel ĉefa ministro de la franca reĝo Luiĝi la Dek-kvara) ĝis hodiaŭ, laŭ kiu ni tute ne devus interesiĝi rilate al la interna ordo de la landoj, kia ajn ĝi estu.


Moralo estas iu afero, diris iam iu sekretario el Florenco, politiko estas alia afero. Mi scias bone, ke en la anglosaksa ondo ili ankoraŭ konsideras Makiavelon (politika filozofo de la renesanca Florenco) kiel diablon, sed, probable, tiuj, kiuj iniciatis du opio-militojn kontraŭ Ĉinio, ne havas multajn kvalifikojn por esti moralistoj.


Romo devas lerte klopodi inter du gravaj potencaj zonoj, sed ĉiam klare memori, ke neniu faras rabatojn, nek Usono nek Ĉinio. Ni devas daŭre konsideri kelkajn esencajn datenojn: Mediteraneo valoras 20 procentojn de la tutmonda komerco, ĝi estas akso de la tergloba komerco, sed ni jam perdis ankaŭ la Mediteraneon, kaŭze de la malsaĝa akcepto de moralismaj kaj kontraŭ-Makiavelajoperacioj kontraŭ Gaddafi (la murdita eksa gvidanto de Libio) kaj finfine, sen la iniciato "La Zono kaj Vojo", la komercaj itineroj de la Eŭropa Unio, precipe tiuj de Italio, povus rapide kadukiĝi.


Italio povus perdi sian kapablon komerci en la Mediteraneo, kiu signifus perdi sian "interŝanĝan ilon" kun Ĉinio, se la itala mara importado falos, se ankaŭ la konkurenco kun Roterdamo kaj Hamburgo en norda Eŭropo pliiĝos, se finfine Romo ne certigos sian Ekskluzivan Ekonomian Zonon en la Mediteraneo, kiel nun jam preskaŭ ĉiuj faris.


Prof-ro Giancarlo Elia Valori ĉe la “Edificio VALORI”, la konstruaĵo de la Pekina Universitato, kiu portas lian nomon


La tria volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio  estis eldonita lastatempe. Do, kiel vi juĝas lian gvidadon kaj kiel vi taksas la progreson de Ĉinio? 


En 2018 Xi Jinping havis la privilegion, tre malofte ankaŭ en Ĉinio, havi sian propran "ekonomian pensadon" kiel aldono al la Konstitucio. Prezidanto Xi ankoraŭ volas modernigi Ĉinion kaj postulas por Pekino tutmondan gvidan rangon. Laŭ la prezidanto Xi, la konfucea naciisma proponita ideo, kiun multaj rimarkis, estas celkonforma al la antaŭenpuŝo de la teritoria unueco, al la limigo de la okcidenta influo kaj al la plifortigo de la nacia fiero en la ĉina popolo.


Mi opinias, ke la atingoj de la prezidanto Xi Jinping kaj la nova strukturo de Ĉinio estas tiaj, ke mi povas taksi ĉi tiujn jarojn de la ĉina prezidanto, post kiuj sekvos multaj aliaj jaroj, tute sukcesaj.


Invitilo de la Prezidanto Xi Jinping al Prof-ro Giancarlo Elia Valori por partopreni regalon en la Granda Popola Halo okaze de la memorigo de la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina popola Respubliko


*Fotoj ĝentile donitaj okaze de la intervjuo de la Prof-ro Giancarlo Elia Valori


(Intervjuita de Pietro Fiocchi)





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments