El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazos Xi'an-a Internacia Film-festivalo de la Silka Vojo

| 2020-09-29
Bookmark and Share


Laŭ informo el la gazetara konferenco de la 7a Internacia Film-festivalo de Silka Vojo kaj la lanĉa ceremonio de la filma karnavalo vespere de la 25a de septembro, la ĉi-jara film-festivalo kun la temo "Silka Vojo Ligas la Mondon, Filmoj Kunligas Civilizacion" okazos de la 11a ĝis la 16a de oktobro en la urbo Xi'an, Shaanxi-provinco, Ĉinio. 


Laŭ raporto, la film-festivalo prezentos multajn elstaraĵojn: la unua estas, ke la nombro de invititaj filmoj estas tre multaj kaj bonkvalitaj -- pli ol 3 500 filmoj estas el la tuta mondo, kaj pli ol 90% de ili estas internaciaj filmoj; la dua estas, ke la teamo de rekomendantoj (7 homoj) estas altnivela kaj elektos 17 elstarajn filmojn el pli ol 3 500; la tria estas, ke film-forumoj estos altnivelaj -- la film-festivalo okazigos 13 forumojn kun temoj kiel filma kunlaboro sur "La Zono kaj Vojo", merkata investo, arta kunfandiĝo kaj teknika transformo alportita de 5G; la kvara estas, ke filma prezentado estos plurforma -- la filmoj estos prezentitaj en interreto, 39 kinejoj kaj 36 subĉielaj projekciejojn en Shannxi, kaj entute 102 filmoj estos prezentitaj en kinejoj; la kvina estas, ke okazos aliaj aktivecoj rilataj al la filma karnavalo. La film-festivalo, per esplorado pri la nova formo "filmo + kultura turismo", novaj postuloj kaj nova provizo, klopodas por ke la festivalo proksimigu turistojn.


La film-festivalo estas gvidata de la Nacia Filma Buroo, organizata de registaroj de Shaanxi-provinco kaj Fujian-provinco, kaj gastigata de Shaanxi-a Filma Buroo kaj la xi'an-a registaro.


De la 25a de septembro ĝis la 23a de oktobro en la urbo Xi'an okazas 57 film-karnavaloj por plue montri la ĉarmon de xi'an-a kulturo kaj aldoni brilon al la film-festivalo.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments