El Popola Ĉinio>头条新闻>

Muzikistoj de Ĉinio kaj Brazilo rete koncertis kune!

| 2020-09-29
Bookmark and Share

La 1-a de oktobro ĉijare estas la 71-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Okaze de tiu speciala dato, ĉina ambasadorejo en Brazilo kaj ĉinaj ĝeneralaj konsulejoj en San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro kaj Recife kune aranĝis retan koncerton la 26an de septembro por festi la amikecon inter la du popoloj.


QQ图片20200928142417.png

Ĉina Ĉambrorkestro de la Centra Konservatorio de Ĉinio rete koncertas


La ambasadoro de Ĉinio en Brazilo, Yang Wanming, en sia parolo komence de la ceremonio, emfazis, ke fronte al la epidemio de KOVIM-19, Ĉinio kaj Brazilo helpis unu la alian kaj senĉese profundigis solidarecon kaj kunlaboron. Ekde la komenco de ĉi tiu jaro, la gvidantoj de ambaŭ landoj tenis proksiman komunikadon pri kiel preventi kaj bremsi la epidemion kaj atingis multajn interkonsentojn pri tio. La ĉinaj registaro kaj socio donis valoran helpon al Brazilo per donacoj de kuracaj provizoj, interŝanĝo de spertoj kaj disvolvado de vakcinoj. Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Brazilo en pluraj kampoj, por profitigi la homojn kaj solidigi amikecon.


QQ图片20200928142410.png

Yang Wanming, ambasadoro de Ĉinio en Brazilo, parolas antaŭ la koncerto 


Dum la viva dissendo de la evento, spektantoj el ambaŭ landoj lasis pli ol 300 mil mesaĝojn, esprimante bondezirojn pri la disvolvo de amikeco inter Ĉinio kaj Brazilo.



Brazila Kordinstrumenta Kvarteto Vivace rete koncertas



Muzikistoj de Brazilo kaj Ĉinio rete kunkoncertas


La koncerton vi povas spekti per la jena ligilo: https://v.qq.com/x/page/o3155fguu7p.html


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments