El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio disdonis subvencion je ĉirkaŭ 5 690 usonaj dolaroj por kuraĝigi junulojn ĝeedziĝi kaj naski bebojn

| 2020-09-27
Bookmark and Share


Laŭ informo el la japana registaro en la 20-a de septembro, ekde aprilo 2021, novaj geedzoj povos ricevi subvencion maksimume je ĉirkaŭ 5 690 usonaj dolaroj por lupago de loĝejo kaj aliaj kostoj, se ili loĝas en municipoj kie efektiviĝas rilata politiko.


La politiko estas unu el la rimedoj por trakti la malaltan nombron de novnaskitoj, ĉar japanaj geedzoj kutime havas du infanojn, sed en la lasta jaro nur 865 mil beboj naskiĝis en la lando. Tio signifas, ke japana edzino averaĝe naskas 1,36 bebojn, kio estas la plej malalta rekordo en la historio.


Laŭ informo de la japana kabineto, tre malalta nombro de novnaskitoj estas rezulto de malfrua geedziĝo kaj negeedziĝo. La politiko celas stimuli japanojn geedziĝi.


Redaktoro: Gao Shuyuan 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments