El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gen-redaktado helpas porkon rezisti tri gravajn epidemiajn malsanojn

| 2020-09-23
Bookmark and Share

La teamo de esploristoj pri gen-inĝenierio de Ĉina Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj, Huazhong-a Agrikultura Universitato kaj Universitato de Guelph en Kanado akiris, per genredakta teknologio, materialon pri la monde unua reprodukta porko, kiu povas kontraŭi tri gravajn epidemiajn malsanojn. Ĉi tiu porko povas rezisti viruson de porkreprodukta kaj spira sindromo, tiun de kontaĝebla gastroenterito de porko kaj porkan deltakoronviruson, kaj samtempe teni al si normalan produktadon. Rilataj esplorrezultoj estis publikigtaj interrete en la internacia biologia revuo eLife.



Laŭ Li Kui, estro de la teamo kaj profesoro de Ĉina Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj, gravaj infektaj malsanoj estas ĉefa minaco al la porka industrio. Nur en 2019, infektaj malsanoj kaŭzis ekonomiajn perdojn je centoj da miliardoj da usonaj dolaroj al la tutmonda porka industrio. Preciza redaktado de genaro povas forigi genojn, kiuj enigas viruson en porkan korpon, por malhelpi invadon de viruso kaj efike preventi malsanojn.  


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments