El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel Ĉinio antaŭenpuŝis malriĉec-reduktadon kaj sud-sudan kunlaboron en la lastaj 5 jaroj?

| 2020-09-21
Bookmark and Share

La 26-an de septembro 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping promesis, ke “Ĉinio ligos sian disvolvadon kun tiu de disvolviĝantaj landoj, kaj ligos la Revon de Ĉinio kun tiu de la popoloj en aliaj disvolviĝantaj landoj pri bela vivo.”      


Kiel Ĉinio plenumis sian promeson en la lastaj 5 jaroj?


Post ekefektiviĝo de la politikoj pri reformado kaj pordmalfermo, pli ol 800 milionoj da homoj en la kamparo de Ĉinio eliris el malriĉeco, kaj tio estas la plej sukcesa ekzemplo pri malriĉec-reduktado. En la fino de 2020, kiam Ĉinio finplenumos sian taskon pri malriĉec-reduktado, aliaj 100 milionoj da homoj estos elirintaj el malriĉeco. Tiam Ĉinio realigos la celon pri malriĉec-reduktado je 10 jaroj antaŭ la fiksita tempo, kaj tio aldonos grandan movforton por malriĉec-reduktado en la mondo.


Ĉinio starigis fonduson por subteni sud-sudan kunlaboron kaj al ĝi kontribuis per du miliardoj da usonaj dolaroj. La fonduso jam helpis pli ol 80 programojn en pli ol 30 disvolviĝantaj landoj, kaj kontribuis al la daŭripova disvolvado de la mondo. En 2017, Ĉinio anoncis refoje doni al la fonduso monhelpon je unu miliardo da usonaj dolaroj. 


Ĉinio promesis al disvolviĝantaj landoj subteni ilian disvolvadon per "ses-cent-projektoj", kiuj estas cent programoj pri malriĉec-reduktado, cent pri agrikultura kunlaboro, cent pri komerca helpo, cent pri medi-protektado kaj traktado de klimat-ŝanĝo, cent hospitaloj kaj klinikoj kaj cent lernejoj kaj profesiaj trejnejoj. Ĉiuj jam estas finplenumitaj.


Ĉinio nuligis ŝuldojn de la landoj, kiuj apartenas al la plej maldisvolviĝintaj landoj kaj disvolviĝantaj landoj landinternaj kaj surinsuletaj, kaj ne sukcesis pagi siajn ŝuldojn de interregistaraj sen-interezaj pruntoj ĝis la fino de 2015.


En 2016 Ĉinio fondis Instituton por Sud-Suda Kunlaboro kaj Disvolvado kun la celo helpi disvolviĝantajn landojn trejni talentulojn pri administrado. Ĝis nun la instituto jam kulturis pli ol 200 magistrojn kaj doktorojn el 59 landoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments