Yoshihide Suga elektita kiel nova japana ĉefministro
La 16-an de septembro Yoshihide Suga, la nova estro de la japana reganta Liberal-Demokratia Partio, estis oficiale elektita kiel nova japana ĉefministro en eksterordinara parlamenta sesio.
Suga estis elektita de la du parlamentaj ĉambroj, gajnante 314 voĉojn en la 465-membra malsupera ĉambro kaj 142 voĉojn en la 245-membra supera ĉambro.
Suga ĵuris antaŭenpuŝi politikon de Abe kiel "Abenomikon", miksaĵon de rimedoj inkluzive de mona malstreĉado kaj fiska stimulado kun la celo mildigi deflacion kaj stimuli kreskon de japana ekonomio.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments