El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La Fortoj de Glacio kaj Neĝo" en Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj

| 2020-09-10
Bookmark and Share

   


Vespere de la 4a de septembro en la Ĉina Nacia Kunvena Centro inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj. Estas 8 subĉielaj ekspozicioj pri kulturaj servoj, vintraj sportoj, financaj servoj, sportaj servoj, serv-robotoj, landoj kaj provincoj, edukaj servoj kaj 5G-komunikaj servoj.


Kiel grava parto de la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj 2020, la speciala ekspozicio pri vintraj sportoj estis samtempe lanĉita en Pekino. Kun la temo "La Fortoj de Glacio kaj Neĝo", la ekspozicio fokusiĝas al servoj rilataj al glacio kaj neĝo kaj al antaŭenigo de disvolvado de internacia sporta servkomerco. Ĝi konsistas el kvar partoj: eksponado, forumo, industria kunlaboro kaj gravaj aktivecoj.


La ekspozicio pri vintraj sportoj altiris multajn kompaniojn ĉinajn kaj alilandajn, inter kiuj estas la grupoj ENGO el Italio kaj Doppelmayr el Aŭstrio, kies produktoj servos por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en 2022. Respondeculoj de la du kompanioj esperas, ke per la ĉi-foja foiro ili refoje montros siajn produktojn kaj helpos la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn.


Video farita de Gao Shuyuan

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments