El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel roboto ŝtuparas por sendi al klientoj pakaĵojn?

| 2020-09-09
Bookmark and Share

    


Ĉu vi memoras la robotojn por transportado de medikamentoj kaj tiujn por desinfektado en multaj hospitaloj de Wuhan dum la epidemio de KOVIM-19 en Ĉinio? En la robota eksponejo de ĉi-foja Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj, la kompanio Candela eksponis supre menciitajn robotojn kaj aliajn robotojn, kiuj kunlabore plenumas ĉenan distribuadon subĉiele kaj enĉambre. Laǔ diskonigoj, ĝi estas la nura kompanio, kiu povas realigi tian distribuon en Ĉinio.


La filmeto prezentas robotojn distribuantajn manĝaĵon en Shenzhen de Ĉinio.



Laborantoj unue metas manĝaĵojn en kestojn, kaj poste senŝofora aǔto, kiu kapablas distingi trafikajn lampojn, transportas ilin antaŭ la domo.


Post eligo de kestoj el la aǔto, roboto aǔtomate rekonas kaj prenas la kestojn, kaj portas ilin al celetaĝo.


La roboto povas voĉe uzi lifton per interreto kaj mem atingi celetaĝon.



La roboto kapablas aǔtomate sciigi uzantojn preni pakaĵojn, kaj poste uzantoj povas ricevi siajn pakaĵojn per kodo-enskribo aǔ poŝtelefona apo.


Redaktoro: Gao Shuyuan kaj Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments